KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Esperanto

Esperanto-Kantoj kaj muziko - MUZIKA PLATFORMO de VINILKOSMO

Bonvenon en nia muzika platformo, kara vizitanto!

Vinilkosmo
estas sendependa eldonejo kiu produktas, eldonas, kaj distribuas ekskluzive esperanto-bandojn kaj artistojn en ĉiuj eblaj aktualaj muzikstiloj (roko, popo, folko, kanzono, tradicia, punko, hardkoro, mondmuziko, elektroniko, regeo, skao, hiphopo, ktp.). La artistoj venas el la tuta mondo.

Vi povas libere navigi en ĉi tiu retejo kaj konsulti la priskribon de la artistaj paĝoj kaj de la vendataj albumoj en plej diversaj formatoj (fizike: vinilaj diskoj kaj KDoj, kaj bite: por elŝutado de muziko en MP3, OGG, aŭ FLAC).

Por aĉeti:
- Aŭ vi aĉetas sen konto, kaj vi ricevos la elŝutligilon per via fakturo per retpoŝto. Ĉi tiun retpoŝtaĵon vi devos konservi por eblaj postaj elŝutoj (maksimumo 4 elŝutoj);
- aŭ vi ensalutu (se vi jam kreis konton dum antaŭa vizito),

- aŭ vi kreu konton (se vi ankoraŭ ne havas) por konservi viajn mend-informojn en nia retejo kaj aliri ilin post denova ensaluto.

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto,
la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

Ni deziras al vi agrablan viziton de nia esperanto-muzika platformo!
Plej muzikajn salutojn

Floreal (Flo!)
Direktoro de Vinilkosmo

Kvalito :
La bitaj muzikdosieroj en nia retejo estas kongruaj kun ĉiuj tipoj de MP3-legiloj, Ipodoj, poŝtelefonoj, komputiloj PC, Mac, ktp. Enkodigoj laŭ formatoj MP3 (192 Kb/s, 256 Kb/s aŭ 320 kb/s ), OGG-VorbisFLAC por la albumoj ne eldonitaj sur KD (senperda formato, proksima de KD-kvalito kaj la plej adaptita por tiu tipo de uzado).

2-09k - Aveto Calhau (instrumenta versio)

Patric – Okcitanio – VKKD113-045 Daŭro : 04:41 Ĝenro : Kanzono - Mondmuziko Formato : MP3 - 320...

1,00 €

2-08k–Asronado sur tegmento dum helreveno (instrumenta versio)

LA PERDITA GENERACIO - Eksplodigos vian domon – VKKD092-031 Daŭro : 3:05 Ĝenro : Popo - Folkroko...

1,00 €

2-08k- Sen elizi' (instrument.)

Ĵak Le Puil – Sen elizi' – VKKD124-058k 2-08k- Sen elizi' (instrument.) Daŭro : 02:13 Ĝenro :...

1,00 €

2-08k – Stelo (instrumenta versio)

KORE - Tielas vivo – VKKD088-029 Daŭro : 3:27 Ĝenro : Poproko Formato : MP3 - 192 kbitoj/s...

1,00 €

2-08k – La korpo eŭropa (instrumenta vesio)

(instrumenta vesio) - Jacques YVART – Invito por vojaĝo – VKKD090-030 Daŭro : 1:20 Ĝenro : Kanzono...

1,00 €

2-08k – Fek al esperanto (instrumenta versio)

LA PAFKLIK – Fek al Esperanto – VKKD093-032 Daŭro : 4'00 Ĝenro : Hiphopo Formato : MP3 - 192...

1,00 €

2-08k - Zamenhof (instrumenta versio)

Zamenhof - Jonny M – Regestilo – VKKD117-046K Daŭro : 03:00 Ĝenro : Regeo Formato : MP3 - 320 kb/s...

1,00 €

2-08k - Pi (instrumenta versio) - HHK2 - Eterne Rima

Eterne Rima – "HHK2" - Pi – VKKD106-041 Daŭro : 03:14 Ĝenro : Hiphopo Formato : MP3 - 320 kb/s...

1,00 €

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP