KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Afrika muziko - regeo - zuko - latin funk-roko

Konga Espero – Kinŝaso (Kongo)

 

 Tri videoj de Konga Espero disponeblas ĉe  Videoj !!!

 

En la komenco de la 90aj jaroj, pluraj esperanto-artistoj fuĝis el Kongo al Eŭropo pro la milito (interalie Zhou-Mack kiu instaliĝis en Parizo, kaj Denis Rock Tamba en Germanio), kaj partoprenis en Vinilkosmo-Kompil’ Vol. 2 en 1996.
La 18an de majo 2005, Denis Rock Tamba estis forpelita de Germanio kun aliaj konganoj post dek ses jaroj de ekzilo, lasante tie filon kaj organizitan vivon.

Post reveno en Kinŝaso (Demokratia Respubliko Kongo), Denis Rock Tamba, kiu travivis plurajn muzikspertojn (Afrika Espero, La Rolls, ktp.), reaktivis muzike en Kongo kaj renkontis aliajn artistojn.
Dum la seminario de ILEI kiu okazis en Kinŝaso, renkontiĝis pluraj esperanto-artistoj, aŭtoroj, kaj komponistoj (Viktor Lufimpu, Junior Ngangu, kaj Denis Rock Tamba) el diversaj lokoj de Kongo, kaj havis ideon krei muzikgrupon kun diversaj aliaj muzikistoj sub la nomo Konga Espero.

Malgraŭ la rimedaj malfacilaĵoj, en 2009 ili sukcesis registri en kinŝasa studio 8-titolan albumeton Kiu lingvo?, kaj konsentis aldoni ĝin kadre de la projekto Afrika Kompilo.
La muzikstilo vojaĝas de regeo kaj zuko tra latina ĝis funk-roko, kun engaĝitaj, pacaj, kaj amtekstoj.

Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP