
Al la ABONKLUBO aliĝis ĝis nun :
104 abonantoj en 2016,
98 abonantoj en 2017
Provizora video realigita de Floreal Martorell
Kio ĝi estas?
Vinilkosmo lanĉis novan koncepton: temas pri klubo por aboni esperanto-muzikon laŭ diversaj abonformuloj.
Kial?
Lastajn du jarojn la diskeldonejo suferis pro la diskokrizo. Estis drasta disfalo de la vendoj. Vinilkosmo adaptiĝas al la evoluo proponante solvojn por daŭrigi produktadon de esperanto-muziko. Tial en junio 2009, la retejo vinilkosmo-mp3.com kreiĝis por vendi virtulajn albumojn. Sed la vendado de virtuala albumo tute ne estas komparebla kun la antaŭa vendado de KDoj. La nuntempa epoko lasas la paŝon al la elsendfluo (streaming) por aŭskulti muzikon. Helpe de partnero 1D touch, ni havis eblecon eniri tiun mondon. Tiu nova afero ne solvos la problemon. Ni bezonas pli da homoj kiuj aktive subtenas esperanto-muzikon. Aboni estas aktive kontribui al esperanto-muziko tiel ke Vinilkosmo povos daŭrigi la produktadon kaj eldonadon.
Kial 1D touch?
1D touch (1D tuŝ) estas elsendflua platformo dediĉita al la sendependa kulturkreado.
Tiu ĉi netipa kaj justa elsendfluejo strebas reinventi novajn kundividajn regulojn de la valoro en la bita erao por la subteno de la artistoj kaj sendependaj produktistoj. La kutima elsendfluo pagas la artistojn malmultege. Kompareble 1D touch pagas 40-oble pli la artistojn ol Spotify kaj Deezer.
Kiel funkcias?
Abono validas por 1 jaro (periodo de 12 monatoj de dato ĝis dato, ekz. reabono plenumita la 15an de januaro 2018 validos ĝis la 14ª de januaro 2018) kaj necesas renovigi la abonon akurate je sama dato de la sekva jaro por ne havi interrompon de la aliro al la justa elsendfluejo 1D tuŝ. Kiam vi aliros 1D tuŝ vi havos la kompletan katalogon de Vinilkosmo (pli lo 100 albumoj en esperanto!) La abonantoj profitos ankaŭ pri la katologo de multegaj aliaj sendependaj eldonejoj kun la plej bunteca diverseco kiu famigis ilin (tio estas 50.000 artistoj, 1.000.000 muzik-titoloj, el 7.000 sendependaj eldonejoj).
Kiujn servojn proponas Vinilkosmo Abonklubo ?
Aliron al la katalogo de Vinilkosmo laŭ la elekto de la abonformulo kaj laŭ diversaj formatoj disponeblaj:
(KD, Vinilo, MP3, OGG aŭ FLAC)
– Surprizaj diversaĵoj kaj donacetoj
Kion celas ni?
En 2016 ni havis 104 abonantojn, en 2017, 98 abonantoj, la abonantaro stagnas kaj estas tre bedaŭrinde kaj necesus ke ĝi plukresku.
Por 2018 la celo estas atingi 200 abonantojn ĝis la somero.
Kaj kio nun?
Bonvenon al la Vinilkosmo ABONKLUBO !
Dankegon pro via aktiva subteno al Esperanto-muzikproduktado kaj eldonado.
La Vinilkosmo-Teamo
Kiujn abonformulojn proponas la Vinilkosmo Abonklubo ?
Ĉiuj abonformuloj validas dum unu jaro ekde la dato kiam vi abonas (periodo de 12 monatoj de dato ĝis dato)
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :