
Albumeto ref.: VKDT01-001
albumeto 4 titoloj – 13:37 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC kaj vinila 45T/M formatoj
Kompileto Amplifiki-La Rozmariaj Beboj - Svedio - Francio
Produktita de Vinilkosmo © 1990
Vinila DISKETO, Sen AVI - 4,17 €
PLENA ALBUMETO MP3 - 4 €
Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
Vinila disketo (fizika), OGG , FLAC , aŭ Justa Elsendfluo (ABONKLUBO).
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.
Vinilkosmo-Kompileto kun Amplifiki (Svedio-Francio) kaj La Rozmariaj Beboj (Tuluzo, Okcitanio-Francio). Esperanto- rokmuziko.
Po 2 titoloj de ĉiu artisto. Unua produktaĵo de Vinilkosmo!
Kial vinilkosmo?
EUROKKA, (Esperanto-Rok-Asocio) kreis per la apero de ĉi tiu unua kompildisketo la esperanto-muzikeldonejon VINILKOSMO.
EUROKKA tra Vinilkosmo celas diskonigi, promocii, kaj disvastigi esperanto-rokmuzikon kaj esperanto-muzik-kulturon ĝenerale en la mondon, eldonante vinilajn disketojn, diskojn, kasedojn, KDojn, ktp.
Aŭskultu kaj aŭdigu esperanto-rokmuzikon por ke homoj pli atentu pri esperanto!
Pri la vinila disketo.
Ĉi tiu unua eldono, kiu lanĉis la eldonejon Vinilkosmo, kompilas po du kantoj de du famaj esperanto-bandoj.
A-flanko de la vinila disketo:
- AMPLIFIKI (internacia pop-roka bando el Francio kaj Svedio).
Kun Micke Englund el Stokholmo, Svedio: gitaro.
Marc Sabin el Liono, Francio: basgitaro.
Aline Boulet el Parizo, Francio: klavaro & korusoj.
Per-Ola Axelson el Stokholmo, Svedio: kanto, saksofono.
Isabelle Rome el Parizo, Francio: kanto.
Registrita en Studio Maria Et, Tuluzo, Francio.
Grafikaĵo de la kovrilo: Kruela Devil'.
B-flanko de la vinila disketo:
- La Rozmariaj Beboj (la rokbando de JoMo el Tuluzo, Francio)
JoMo "KriglŜtajn": basgitaro kaj kanto.
"El Rubio" (la Surdulo): drumo.
Erik "La Freneza Hundo": gitaro, violono, kaj akordiono.
Tita "La Flavulino": indiankoruso.
La Beboj: kavernkoruso.
Surbendigis kaj sonaranĝis Marko la Magiisto en la studio de La Cour des Miracles.
Fotis Yves Barat.
La kovrilon aranĝis kaj imagis Erik "La Freneza Hundo".
Pierre, Julie, kaj Kloé estas la Beboj sur la kovrilfoto.
Ni dankegas ĉiujn kiuj fidis kaj helpis nin per antaŭmendoj, sen kiu la apero de tiu projekto ne estintus ebla.
Dankojn al:
- Amplifiki kaj La Rozmariaj Beboj pro sia investo kaj sindonemo en ĉi tiu projekto.
- La tuluzaj rokbandoj de la ekzercejoj de EUROKKA, kiuj iel kontribuis por realigi la disketon.
- Bikini kaj Radio FMR pro la ebleco disaŭdigi esperanto-muzikon en la radio kadre de la programo "Esperanto- Magazino".
Presado de la tekstofolio por la vinila disko: Presejo IMP (de la kantisto de la bando Kambrones, Puylaurens, Francio).
Eldonrealigado: Scalen-Disc, Tuluzo, Francio).
1- Kompileto Amplifiki-La Rozmariaj Beboj
Vinildisketo 4 titoloj - Aĉeto de la Vinildisketo
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :