KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Kanzono - Tradicia

Kaj Tiel Plu - Barcelono (Katalunio)

 

Kaj Tiel Plu naskiĝis kiel duopo fare de Pep Tordera kaj Xavier Rodon en la jaro 1986 en Casteło (Veneto, Italio) kun la celo alporti la katalunan muzikan tradicion al esperantaj medioj.
Tuj poste aliĝis al la bando Josep Maria Milla kaj Carles Vela. Tiam okazadis diversaj koncertoj en Italio, Hungario, Nederlando, Francio, Okcitanio, Eŭskio..., kaj aliĝis unuafoje ina voĉo: Núria Oller.
En la jaro 1989 la grupo eldonis "Fajreroj. Unua kataluna kantareto".
En la jaro 1992, pro la elmigrado de Pep al Usono, la agado de la grupo iĝis pli malaktiva.

Kaj Tiel Plu revigliĝis en la jaro 1998 okaze de la Universala Kongreso de Esperanto en la okcitana urbo Montpeliero. Núria, pro familiaj kialoj, estis anstataŭita de Luz Vázquez, kaj aliĝis al la bando ankaŭ Ferriòl Macip, Javier Muñoz, Antonio Alberca, Pau de Nut, kaj poste Elena Milla kaj Carles Badia.
Tiam ekvideblis la rezultonta konsisto (gitaro, mandolino, flutoj, violono, violonĉelo, kontrabaso, perkutiloj kaj voĉoj), kaj la repertuaro plivastiĝis al okcitana tradicio ekde la trobadoroj ĝis la nuntempo, kaj al la judhispana tradicio.

La nuntempa konsito de la bando estas Àngel Ribas (akordiono), Anna Sánchez (perkutiloj), Carles Vela (flutoj kaj voĉo), Elena Milla (perkutiloj kaj voĉo), Ferriòl Macip (violono kaj voĉo), Isaac Barrera (kontrabaso), Josep Maria Milla (mandolino kaj voĉo), Pau de Nut (violonĉelo), kaj Xavier Rodon (guitaro kaj voco) kaj proponas koncertojn kaj balojn per muzikoj tutmondaj.
Ĝis nun ili eldonis tri albumojn en la eldonejo Vinilkosmo:
Sojle de la klara temp' (2001), Plaĉas al mi (2004) kaj Surplacen venu vi (2009).


Klaku sur liaj tri albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP