Rok-gazet' disponebla en la BitArkivo
- Publikigita merkrede, 14 Aŭgusto 2019 15:50
Jam de multaj jaroj ni volis bitigi la kompletan kolekton de Rok-gazet', sed ni ne havis la ilojn nek la kapablon tion fari (Kvankam Armelle Eo provis eki...).
Hodiaŭ dank'al bonvolemo kaj braveco de Ivan Garcia el Valencio, li transprenis la taskon bitigi la tutan kompletan kolekton de Rok-gazet'.
Per tiu bitigo ĉiuj povas remalkovri ĉi tiun esperanto-rok-fangazeton kiu kun la jaroj iĝis grava kaj famega esperanto-muzik-magazino en esperantujo.
Aperis 11 numeroj surpapere, enkalkulante la nulan numeron, de la jaro 1990a ĝis la jaro 2003a eldonitaj de EUROKKA.
Dankegon kaj gratulojn al Ivan pro la bitigo de la Rok-gazet'-kolekto kaj ĝia disponigo en la BitArkivo-n !
Ĉi tie endas danki kaj aplaŭdi ĉiujn kontribuantojn kaj kunlaborantojn al tiu nekredebla gazeta aventuro, specialajn dankojn al Niko el Ukrainio (1a periodo) kaj Anĉjo el Portugalio (2a periodo) por la grafika logotipo de Rok-gazet'.
Aparte dankendas la diversajn redaktajn teamojn el kiuj inter alie estis Aline Boulet, Bertrand Albault, Michel Collobert, Tony Guyot, Ono Takao, Fokomelo, Bertilo Wennergren, Roko Cash, Flo, ktp... Kruela Devil (pro liaj subgrundaj grafikajxoj), Niko Voloŝin pro la abundaj desegnaĵoj kaj Flo pro la fotoj.
kaj por fini Dankegon al ĉiuj artistoj sen kiuj Rok-gazet' ne povintus ekzisti!
Ni do invitas vin malkovri aŭ relegi tiun netipan kaj siatempe furoran esperanto-magazinon pri muziko alklakante ĉi tiun ligon: http://www.bitarkivo.org/gazetoj/rokgazet
Bonan kaj plezuregan legadon !!!
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :