Bita eldono de la albumo " Nenifar' " de Gijom' Armide ĉe VINILKOSMO
- Publikigita lunde, 04 Novembro 2019 19:08
Oficiala apero la 5an de Novembro ĉe Vinilkosmo de la bita albumo Nenifar' de Gijom' Armide.
Ĝi ankaŭ estas la unua albumo aperinta sub licenco (Creative Commons) en la eldonejo Vinilkosmo, malfermante tiel la vojon al novaj projektoj sub tiuj tipoj de licencoj.
Gijom' Armide prezentis sian unuan koncerton en Esperantujo en 2009 dum la renkontiĝo/festivalo FESTO en Germanio. Tio estis la komenco de longa serio de koncertoj danke al la notindaj subtenoj de EUROKKA kaj Vinilkosmo, Varsovia Vento, IJF (itala esperantista junularo), kaj aliaj...
En 2011, Gijom' lanĉis amasfinancan kampanjon por registri la albumon Nenifar' kaj li enstudiiĝis en 2012... sekve Gijom' memeldonis ĝin en 2015.
Nenifar' pritraktas sociajn temojn kiel feminismo ("La plej granda"), pluramo ("Amu rin"), nudemo ("Nuda") kaj temojn pli personajn kiel sopiro al forestanto ("Mankas vi"), amrilatoj ("Amo kaj Asfalto", "La postrompiĝa temp' ", "Eĉ se ne amen"…) kaj la terura sento kiun ni ĉiuj spertis kiam malaperis la belegaj harbukloj de amiko ("Viaj bukloj") !!
La bita albumo disponeblas en la muzika platformo Vinilkosmo elŝute ekde nun, la 5a/11/2019 ĉe: (Alklaku la ĉi suban bildon)
Kaj elsendflue ĉe la justa elsenfluejo Muzik-Diverseco (Music Divercities) por la aliĝantoj de la ABONKLUBO: (Alklaku la ĉi suban bildon)
Por aliĝi al la ABONKLUBO alklaku la ĉi suban bildon:
kaj spektu la muzikvideon de la kanto "Nuda":
Rezulto de la Fotokonkurso "Pli blua horizonto"
- Publikigita marde, 15 Oktobro 2019 09:49
por tiu ĉi foto:

Johannes GENBERG
por tiu ĉi foto:

Kiam mi povos atingi ĝin ?
Françoise ERIKSEN
por tiu ĉi foto:

Un orizzonte più blu: in verticale (Pli blua horizonto: vertikale).
Maria Teresa AMBROSINI.
por tiu ĉi foto:

Mi amegas promeni tra tiu kamparo. Fone aperas mia "blua horizonto".
Juan GARCIA del RIO
Foto-Konkurso "Pli Blua Horizonto"
- Publikigita lunde, 26 Aŭgusto 2019 16:59
Foto-Konkurso "Pli Blua Horizonto"
La kantistino Kjara, Vinilkosmo kaj la revuo Kontakto lanĉas fotokonkurson kun la temo "Pli Blua Horizonto”."Pli Blua Horizonto"estas fizika loko sed ankaŭ povas esti mensa stato, deziro al la vivo aŭ la vizaĝo de iu amata, ekzemple.
Pripensu, kio estas "Pli Blua Horizonto" por vi kaj partoprenu!
La reguloj estas:
- Faru vian plej bonan foton
- Aperigu ĝin en via Facebook-profilo kaj marku ĝin kun la tri paĝoj Kjara-Fangrupo (https://www.facebook.com/KJARA-Fangrupo-103607644312851/), Vinilkosmo (https://www.facebook.com/VINILKOSMO-Esperanto-Muzik-Prod-Fangrupo-40825743601/) kaj revuo Kontakto! (https://www.facebook.com/revuokontakto/)
- "Ŝatu" la tri paĝojn (se vi ne jam faris!)
- Se vi volas, vi povas ankaŭ afiŝi priskribon, en kiu vi diras, kio estas tiu "pli blua horizonto"
Por la unuaj 4 pli bonaj fotoj estos la jenaj premioj:
1-a loko: Fizika kopio de KD Blua Horizonto de Kjara, dediĉita kaj subskribita
2-a loko: Bita kopio de la KD Blua Horizonto
3-a loko: 1-jara abono al Abonklubo de Vinilkosmo
4-a loko: 1-jara cifereca abono de la revuo Kontakto
La ĵurio estas formita de Kjara, Floreal Martorell kaj Rogener Pavinski. La unuaj 4 lokoj estos anoncataj sur la tri paĝoj de la ĵurianoj. La konkurso okazas de la 1-a de septembro ĝis la 1-a de oktobro.
Ĉu vi pretas? Ek! Fotu!
NOVA PROJEKTO
- Publikigita lunde, 26 Aŭgusto 2019 17:36
NOVA PROJEKTO
Nun ekis la preparoj por nova produktado de VIVA ALBUMO de LPG registrita dum koncerto okazinta en la Nord-amerika Kongreso en Seatlo.
Temas pri kunproduktado inter Esperanto-USA, LPG kaj Vinilkosmo...
Jen kelkaj fotoj pri la miksado plenumita de Triboulet por la albumo inter la 21a kaj la 25a de Aŭgusto 2019 en "Studio de La Trappe"/ Vinilkosmo..
Atendu la sekvon ....
Jen kelkaj fotoj pri la miksado en la studio.
Rok-gazet' disponebla en la BitArkivo
- Publikigita merkrede, 14 Aŭgusto 2019 15:50
Jam de multaj jaroj ni volis bitigi la kompletan kolekton de Rok-gazet', sed ni ne havis la ilojn nek la kapablon tion fari (Kvankam Armelle Eo provis eki...).
Hodiaŭ dank'al bonvolemo kaj braveco de Ivan Garcia el Valencio, li transprenis la taskon bitigi la tutan kompletan kolekton de Rok-gazet'.
Per tiu bitigo ĉiuj povas remalkovri ĉi tiun esperanto-rok-fangazeton kiu kun la jaroj iĝis grava kaj famega esperanto-muzik-magazino en esperantujo.
Aperis 11 numeroj surpapere, enkalkulante la nulan numeron, de la jaro 1990a ĝis la jaro 2003a eldonitaj de EUROKKA.
Dankegon kaj gratulojn al Ivan pro la bitigo de la Rok-gazet'-kolekto kaj ĝia disponigo en la BitArkivo-n !
Ĉi tie endas danki kaj aplaŭdi ĉiujn kontribuantojn kaj kunlaborantojn al tiu nekredebla gazeta aventuro, specialajn dankojn al Niko el Ukrainio (1a periodo) kaj Anĉjo el Portugalio (2a periodo) por la grafika logotipo de Rok-gazet'.
Aparte dankendas la diversajn redaktajn teamojn el kiuj inter alie estis Aline Boulet, Bertrand Albault, Michel Collobert, Tony Guyot, Ono Takao, Fokomelo, Bertilo Wennergren, Roko Cash, Flo, ktp... Kruela Devil (pro liaj subgrundaj grafikajxoj), Niko Voloŝin pro la abundaj desegnaĵoj kaj Flo pro la fotoj.
kaj por fini Dankegon al ĉiuj artistoj sen kiuj Rok-gazet' ne povintus ekzisti!
Ni do invitas vin malkovri aŭ relegi tiun netipan kaj siatempe furoran esperanto-magazinon pri muziko alklakante ĉi tiun ligon: http://www.bitarkivo.org/gazetoj/rokgazet
Bonan kaj plezuregan legadon !!!
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :