KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Dankojn

La starigo de tiu ĉi muzika MP3-servo estis ebla dank’ al la kontribuo kaj grava helpo de Johann Eriksen (TTTejstro el Oslo, Norvegio).
 
Sed la finatingo de la projekto ankaŭ ne estintus ebla sen la helpo de valoraj kunlaborantoj kiaj Rikardo Cash, David Emil Wickström, Mark Eaton, Pedro Sanz, Alejandro Pareja, Manolo Pancorbo, kaj Juan José Vera, kiuj efike kontribuis pere de tradukoj de la tekstoj kaj diversaj reviziaj kontroloj. 
 
Dankon ankaŭ al Chuck Smith, David Emil Wickström (TTTejestro de EUROKKA kaj de la Artista Datenbazo), Rogener Pavinski de la videoproduktejo Kosmuzik , Peter Baláž, Bertilo Wennergren kaj Cyrille Poulet por iliaj rimarkigaj konsiloj kaj kiuj helpis por provi kaj testi la funkciadon de la mp3-servo antaŭ ĝ ia oficiala lanĉo. 
 
Aparta atentigo por Mark Eaton pro liaj kompetentoj kaj teknika helpo en diversaj okazoj kaj ĉefe kiel kreanto kaj TTTejestro de Vinilkosmo.com , la oficiala reta diskoservo de VINILKOSMO. 
 
Kaj por fini, dankegon al ĉiuj ARTISTOJ kaj BANDOJ kiuj kunlaboras kun VINILKOSMO de multaj jaroj kaj kiuj fidas nin por la lanĉo de tiu ĉi nova kibernetika aventuro.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP