
Hiphopo - Repo
Tone - San Paulo (Brazilo)
La Brazila artisto Tone (Antonio Moreira Filho) el San Paŭlo ekkonatiĝis en brazilaj aranĝoj kaj kongresoj ekde la jaro 2005-2006 per la furora “Nova kanto”.
Tone estas talenta aŭtoro de repaj tekstoj kiuj esprimas lian ĉarmon pri la vivo pere de la esperanta lingvo laŭ bonegaj ritmaj repaj sonbatoj fare de brazilaj muzik-kunlaborantoj (Slim Rimografia, Dĵ Nato, kaj eĉ la bando NhôCuné).
Post longa laborado kaj strebado Tone finpreparis tiun ĉi 7-titolan albumeton por eŭropa turneo dum la somero 2009 kun koncertoj en KEF en Danio, IJK en ĉeĥio, UK en Pollando kaj FESTO en Germanio.
Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :