KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Popo - Roko - Mondmuziko

Ale Kosabela – Argentino

Alejandro Cossavella estas unu el la plej surprizigaj muzikistoj de nia movado. Unuapaŝe li prezentis sin per la disko Ŝako de La Porkoj (VKKD23), bando en kiu li kantis de 1988. Pro ĝia stilo postpunk-rokeca sed samtempe komprenebla -kaj lingve kaj enhave- tiu disko eniris la Kolekton 2000 kaj fariĝis mejloŝtono de la rokmuziko en nia lingvo.

Poste, en la jaro 2004 li reaperis diskoforme kun nova bando: Strika Tango (VKKD70).
Fakte la tango strikis en tiu disko en kiu li proponis regeojn, baladojn psikodelajn, bosecajn ritmojn, kaj novajn trarigardojn de la movado kaj la esperantismo lirikrilate.

Antaŭ ol vojaĝi al Finnlando por partopreni en KEF 2005 li surbendigis kelkajn kantojn kiujn li ne eldonis.

En la jaro 2007 li prezentis kelkajn tradukojn de famaj tangoj kaj de internaciaj artistoj (ili ne aperas en lia nova albumo ĉar ĝi celas nur originalajn verkojn de la artisto).

Fine de la jaro 2008 li turneis en Eŭropo dum kvar monatoj kun sia gitaro kaj la disko: Hej.

En septembro 2009 Ale decidis kompilis siajn ne eldonitajn kantojn, polurante la projekton, en la virtualan albumon Revolucio en pajleraro.
Li prenis la titolon omaĝe al la ibro de Masanobu Fukuoka, japana terkulturisto proponinta pli natursimilajn manierojn por kultivi kaj pli daŭrigebla, frateca kaj ekologia loĝado surplaneda.

Jen Ale revoluciema !

En la jaro 2015 Alejandro Cossavella, pli konata kiel Ale, translokiĝis al la esperanta bienlernejo Bona Espero en Alto Paraíso (Brazilo), kie li verkis la kantojn de Tro.

Ili estis kantataj kun akompano de gitaro, apud la kampfajro, ĝis kiam Jean-Claude Patalano kaj la bando Vojaĝo akceptis produkti ilin en Francio.
De tiu kunlaboro, kun partopreno de Vojaĝo, Ĵomart kaj Nataŝa, Amir, Flávio Fonseca, kaj Anna Burenius, naskiĝis la nova albumo en januaro 2019: Tro.

En 2020 li partoprenis en aŭdaca projekto en la stilo de “Playing for Change” (Ludado por ŝanĝiĝo).
Temas pri nova versio de lia kanto La Pordo, ĉifoje prezentita per la voĉoj de internacia teamo.
La Pordo estas disponebla kiel bita unuopaĵo kaj kiel muzikvideo.


Klaku sur liaj albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP