KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Regeo - hiphopo

Jonny M - Kolonjo - Germanio


 

Ekde la jaro 2006, la juna Jonny M produktas regeon, unue nur en la angla kaj germana, poste en esperanto.
Lernu dum farado – per tiu principo Jonny M aranĝis propran malgrandan hejmstudion kaj miksigis siajn produktojn de konataj germanaj regeoproduktantoj. Post kelkaj koncertoj aperis gazetartikoloj, kaj li produktis du germanajn kompilojn kun multaj aliaj artistoj. Sed por Jonny M tio ne estis sufiĉe, kaj li eklernis esperanton.

Jam en la jaro 2011 li publikigis albumeton en esperanto "En somero. Ĝi iĝis granda sukceso en Esperantujo, kaj tial li faris en 2012 koncertojn tra la tuta mondo, ekzemple en Japanio kaj Francio.

Ekde lia kontribuo por la Hiphopa Kompilo 2, li fiksigis sian konatecon inter esperantistoj, kaj kun lia nova kodisko Regestilo li denove bruligis la tutan esperantan mondon!

Post Regestilo, li denove revenis al studio por prepari germanlingvan albumon, kiu aperis fine de 2014. Post tiom da produktemo, li devis fari paŭzon por reenergiiĝi, kaj ĝis komenco de 2016, li kolektis novajn esperantlingvajn kantojn.
Fine en januaro 2017 publikiĝis lia plej nova albumo Kreaktiva. Freŝaj, dancigaj ritmoj, bone pripensitaj tekstoj kaj kaptipovaj melodioj atendas liajn ŝatantojn.

Kun multe da fantazio, energio, entuziasmo, kaj amo por muziko, Jonny M sekvas siajn celojn kaj li certe koncertos baldaŭ ankaŭ en via kongreso - do antaŭĝoju!


Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP