
Kanzono
Morice Benin - Provenca Dromo, Francio
Dum pli ol 40 jaroj, Morice Benin, aktivisto pri frateco kaj protestulo, prezentas sin pli-malpli ĉie en la mondo, ekster tradiciaj produkto-kanaloj.
Aŭskulti la kantojn de Morice Benin estas kiel bani sin en malvarmeta rivero kiu fluas meze de sunpremita oazo. Morice allogas nin per sia firma voĉo kaj natura facileco paroli pri ni, li mem, nia mondo, niaj vivoj, kun modesteco kaj sincereco, ekster tio kion li nomas “la grandaj mesoj de rapidvoraj muzikejoj”, kiel li diras en “Maquis”.
Li pritraktas diversajn temojn, kiel siajn radikojn en Kazablanko, kie li naskiĝis en 1947 (“Fils de la vie”), omaĝas virinojn kiuj fleksiĝas sub la jugo de viroj, (“Mère au foyer”). Morice portas nin en poezia vojaĝo en Bretonio (“Breizh ardente”) aŭ denuncas la silenton kiu ĉirkaŭas la suferon de la ĉeĉena popolo (“Là-bas, vers le Caucase”), aŭ novaj kantoj kiel “Infiniment”.
Kolero kaj ribelo kontraŭ maljusteco kaj stulteco neniam estas longe for de li, kiam homo estas piedpremita aŭ la tero perfortita, ĉar Morice predikas fratecon. Sed la kvieta saĝeco de vivjaroj anstataŭis la impetajn diraĵojn.
Morice havas koncizan kaj poezian stilon, esprimadon kiu iras rekte al la koro, kun la klasika gitarludo de sia komplico Dominique Dumont.
En 1973, Morice kantis antaŭ 150 000 pacistoj en la Larzac-altebenaĵo por protesti kontraŭ la starigo de milita bazo, kaj fariĝis unu el la kantistoj de la protesto generacio, kun Colette Magny, Lavilliers, Le Forestier, aŭ Francois Beranger, kun kiu li restas ligita.
Ĉi tiu estas la komenco de turneoj en Francio kaj eksterlande. Lia insigna disko restos “Je vis”, sendube pro la trafeco de “Larzac”, kun 100 000 ekzempleroj venditaj en 1974 sen ajna amaskomunikilaro.
La impona diskaro de Morice troveblas ĉe ĉi tiu retejon:
http://www.pressibus.org/chanson/benin_morice/
Dum preterpaso de esperanto kun la disko “In-spir’”, Morice diris:
“Esperanto estas malnova ideo kiu estas senindulga.
Sed ne gravas: ĝi havas la freŝecon de siaj unuaj konvinkoj! Ĝi estas ‘primolo’, ĝi ‘antaŭanoncas’.
Ĝi ne volis koncedi ion al sia ‘urĝa pacienco’.
Ĝi atendas sian momenton.
Kaj la planedaj eventoj subite ŝajnas pravigi ĝin, eĉ se ĝia disvastiĝo momente restas konfidenca.
Ĝi ankaŭ scias ke ĝi perdus sian animon provante konkuri alian lingvokonkurencon cele al hegemonio kaj povo....”
Morice Benin, 7 novembro, 2001.
Morice Benin faris kelkajn tre popularajn aperojn en la Esperanto-scenejo, la du plej freŝaj el kiuj estis ĉe FESTO en Pont de Barré (Provenca Dromo) en 2014, kaj ĉe la Universala Kongreso en la Palais des Congrès en Lille en 2015 (ambaŭ en Francio).
Kun sia lasta verko L'inspiré, entre les lignes (inspirita, interlinie) eldonita en 2017, Morice Benin alportas tre apartan tuŝon al franca kantarto. Fidela je siaj humanaj devontigoj, vibrigante la realaĵon. Li inkandeskigas la momenton, kaj memorigas nin ke la homaro, por resti vivanta, nur povas esti en porĉiama serĉo, ekzamenante la mondon por pli bone trovi sin.... http://moricebenin.fr/produit/entre-les-lignes-linespere
17 jarojn post la apero de la albumo In-spir’, Morice Benin denove surprizas nin per esperanto. Ĉi tie, kun la kunlaboro de la asocio SAT-Amikaro (kiu financis la registradon de la kanto) kaj sendependaj etiketoj de Fanal kaj Vinilkosmo, ke la unuopaĵo Espéranto ou tard, kun unuopa kanto en la franca pri Esperanto kaj ĝia instrumenta versio por karaokeo, estas publikigita en julio 2018.
Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :