KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Esperanto

Esperanto-Kantoj kaj muziko - MUZIKA PLATFORMO de VINILKOSMO

Bonvenon en nia muzika platformo, kara vizitanto!

Vinilkosmo
estas sendependa eldonejo kiu produktas, eldonas, kaj distribuas ekskluzive esperanto-bandojn kaj artistojn en ĉiuj eblaj aktualaj muzikstiloj (roko, popo, folko, kanzono, tradicia, punko, hardkoro, mondmuziko, elektroniko, regeo, skao, hiphopo, ktp.). La artistoj venas el la tuta mondo.

Vi povas libere navigi en ĉi tiu retejo kaj konsulti la priskribon de la artistaj paĝoj kaj de la vendataj albumoj en plej diversaj formatoj (fizike: vinilaj diskoj kaj KDoj, kaj bite: por elŝutado de muziko en MP3, OGG, aŭ FLAC).

Por aĉeti:
- Aŭ vi aĉetas sen konto, kaj vi ricevos la elŝutligilon per via fakturo per retpoŝto. Ĉi tiun retpoŝtaĵon vi devos konservi por eblaj postaj elŝutoj (maksimumo 4 elŝutoj);
- aŭ vi ensalutu (se vi jam kreis konton dum antaŭa vizito),

- aŭ vi kreu konton (se vi ankoraŭ ne havas) por konservi viajn mend-informojn en nia retejo kaj aliri ilin post denova ensaluto.

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto,
la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

Ni deziras al vi agrablan viziton de nia esperanto-muzika platformo!
Plej muzikajn salutojn

Floreal (Flo!)
Direktoro de Vinilkosmo

Kvalito :
La bitaj muzikdosieroj en nia retejo estas kongruaj kun ĉiuj tipoj de MP3-legiloj, Ipodoj, poŝtelefonoj, komputiloj PC, Mac, ktp. Enkodigoj laŭ formatoj MP3 (192 Kb/s, 256 Kb/s aŭ 320 kb/s ), OGG-VorbisFLAC por la albumoj ne eldonitaj sur KD (senperda formato, proksima de KD-kvalito kaj la plej adaptita por tiu tipo de uzado).

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 Afrika aktuala muziko - popo - regeo

Mayoma – Kinŝaso (Kongo)


Oficiala apero de la albumeto la 30an de aprilo 2021

 

Théophile Mayoma Diankembo naskiĝis la 28an de julio 1960 en la ĉefurbo de Demokratia Respubliko Kongo, Kinŝaso.
Mayoma esperantiĝis en la jaro 1983, kaj ekkantis kaj ekverkis esperantokantojn ekde la jaro 1985. Li neniam kantis en muzika grupo, sed kantas sola kaj mem verkas kaj komponas siajn esperantokantojn, sen ludi instrumenton.
Mayoma ŝatas aŭskulti muzikon el diversaj mondpartoj: Usono, Jamaiko, Francio, Britio, kaj Sud-Afriko; tial plaĉis al li verki kaj kanti siajn kantojn en la internacia lingvo esperanto.

Je la komenco li sendis la tekstojn de siaj kantoj al homoj, esperantogrupoj, aŭ asocioj por trovi esperanto-kantiston por interpreti ilin, sed tio ne sukcesis.
Poste li provis surbendigi la kantojn surkasede kaj sendis ilin same kiel la tekstojn. Kaj en 1987 usona komponisto David Gaines respondis kaj surbendigis du kantojn kaj sendis ilin al Mayoma en 1992 surkasede.
Post 1992 Mayoma perdis la kontakton kun David Gaines kaj li ekserĉadis denove aliajn artistojn kaj produktistojn, malsukcese.

Finfine en 2006, JoMo (Jean-Marc Leclercq, la famkonata tuluza artisto) afable konsentis, kaj komence de 2007, JoMo ekregistris plurajn el liaj kantoj por eventuale eldoni ilin kadre de projekto Afrika Kompilo lanĉita de Vinilkosmo.

En 2021 okazis nova kunlaboro inter Mayoma kaj jOmO, sed aldone kun Marta, filino de jOmO, kiu kantis la novajn komponaĵojn. La albumo estis registrita ĉe jOmO kaj miksita kaj mastrigita en la Studio de La Trappe ĉe Vinilkosmo de la soninĝeniero Triboulet.



Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP