Jubileo de KAJTO 2017
- Publikigita lunde, 28 novembro 2016 16:49
Diskografio de Kajto ĉe :
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kajto-115.html
Diskografio de Kapriol'! ĉe :
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kapriol.html
ABONKLUBO de Vinilkosmo - jara reabono por 2017
- Publikigita lunde, 14 novembro 2016 19:45
Inaŭguro de la 3a versio de la VINILKOSMO-platformo
- Publikigita marde, 27 septembro 2016 08:09
Post entrudiĝo en la retejo www.vinilkosmo-mp3.com ni devis ĝisdatigi kaj resekurigi ĝin kaj ni profitis la okazon por fari kelkajn modifojn kaj aldonojn (renovigo de la logotipo, aldono de fizika disko, reorganizo de paĝoj en la retejo, ktp..).
Inaŭguras la platformon la fizika KDisko Sovaĝa animo de BaRok-Projekto
disponebla ĉi tie : www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto/2-sova%C4%9Da-animo.html
kaj du bitaj reeldonoj de du elstaraj elĉerpitaj KDoj de Persone
En la spegulo
kaj povus esti simple
Malkovru aŭ remalkovru tiujn du mejloŝtonajn albumojn de Persone ĉe
VINILKOSMO planas evoluigi tiun platformon proponante aliajn tipojn de produktaĵoj (diskoj , T-ĉemizoj, abonoj, ktp..) Ankaŭ la Blogo www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo.html kaj Informleteroj de Vinilkosmo (aliĝu al ĝi) estos pli ofte redaktitaj.
Dankon pro via intereso kaj uzado de la Vinilkosmo-platformo
Invitilo por la film-konkurso "Teo kaj Amo" en Ĉinio
- Publikigita vendrede, 07 oktobro 2016 22:04
Teo kaj Amo estas unu el la premioj de filmkonkurso Plej Bona Originala Muziko, kies premio estas senpaga partopreno en filmfestivalo en Ĉinio en aprilo 2017.
La organizanto de la konkurso, Ĉina Radio Internacia, invitas ĉiujn artistojn kaj muzikbandojn kiuj kunlaboras kun EUROKKA kaj Vinilkosmo por partopreni al la konkurso!
Vi rajtas krei muzikan filmon (2 ĝis 15 minutoj) aŭ kunlabori kun iu(j) filmisto(j)/reĝisoro(j) por muziko de iu filmo!
Povas esti muzikfilmeto el unu el viaj kantoj kiu kongruas kun la temo Teo (legu detale la regularon).
Grave: La limdato de sendo de via konkursaĵo estas la 30-a de novembro 2016.
La premiotaj filmetoj estos montritaj ankaŭ en la 102a UK en Seulo.
Detalaj kondiĉoj kaj informoj disponeblas ĉe : esperanto.cri.cn/teokajamo2016e
Elŝuteblas regularo kaj aliĝilo en esperanto ĉe: esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/regularo.doc
esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/alighilo.doc
Se vi havos dubon aŭ demandon, bonvole kontaktu Ĝoja (Zhang Ping): Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.
Bonvole aliĝu al la FB-grupo Teo kaj Amo
www.facebook.com/groups/817633741655742
Jen la ligilo de la premiitaj filmetoj de la 1a konkurso (2014-2015)
esperanto.cri.cn/1621/2015/04/09/165s174977.htm
Ne malkaptu la ŝancon, gajnu Plej bonan originalan muzikon de Teo kaj Amo kaj senpage vojaĝu al Ĉinio!
Oficiala apero de la KD-albumo "Sovaĝa animo" de BaRok-Projekto
- Publikigita marde, 27 septembro 2016 01:10
Hodiaŭ la 27a de septembro 2016 la brazila bando BaRok-Projekto kune kun Vinilkosmo anoncas la oficialan aperon de la KD-albumo "Sovaĝa animo" en Brazilo kaj ĉe Vinilkosmo en ĉi tiu ligo:
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/?option=com_virtuemart&view=productdetails&virtuemart_product_id=1440&virtuemart_category_id=141&Itemid=109
KD-mendo por nur brazilanoj : http://www.facebook.com/barokprojektooficiala
Krome, vi estas invitata malkovri la bandon BaRok-Projekto kaj siajn verkojn legante la biografion ĉe : www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto.html
Ni ankaŭ rememorigas al vi ke la bita albumo "Sovaĝa animo" estas disponebla laŭ la formatoj (mp3, ogg) ekde la 13a de julio 2016 ĉe:

La FLAC formato disponeblas ĉe la Vinilkosmo-spaco de cd1d:

Kaj en la justa elsendfluejo 1d tuŝ (ABONKLUBO) ekde la 16a de septembro 2016 ĉe:
music.1dtouch.com/artists/88618
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :





