KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Esperanto

Esperanto-Kantoj kaj muziko - MUZIKA PLATFORMO de VINILKOSMO

Bonvenon en nia muzika platformo, kara vizitanto!

Vinilkosmo
estas sendependa eldonejo kiu produktas, eldonas, kaj distribuas ekskluzive esperanto-bandojn kaj artistojn en ĉiuj eblaj aktualaj muzikstiloj (roko, popo, folko, kanzono, tradicia, punko, hardkoro, mondmuziko, elektroniko, regeo, skao, hiphopo, ktp.). La artistoj venas el la tuta mondo.

Vi povas libere navigi en ĉi tiu retejo kaj konsulti la priskribon de la artistaj paĝoj kaj de la vendataj albumoj en plej diversaj formatoj (fizike: vinilaj diskoj kaj KDoj, kaj bite: por elŝutado de muziko en MP3, OGG, aŭ FLAC).

Por aĉeti:
- Aŭ vi aĉetas sen konto, kaj vi ricevos la elŝutligilon per via fakturo per retpoŝto. Ĉi tiun retpoŝtaĵon vi devos konservi por eblaj postaj elŝutoj (maksimumo 4 elŝutoj);
- aŭ vi ensalutu (se vi jam kreis konton dum antaŭa vizito),

- aŭ vi kreu konton (se vi ankoraŭ ne havas) por konservi viajn mend-informojn en nia retejo kaj aliri ilin post denova ensaluto.

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto,
la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

Ni deziras al vi agrablan viziton de nia esperanto-muzika platformo!
Plej muzikajn salutojn

Floreal (Flo!)
Direktoro de Vinilkosmo

Kvalito :
La bitaj muzikdosieroj en nia retejo estas kongruaj kun ĉiuj tipoj de MP3-legiloj, Ipodoj, poŝtelefonoj, komputiloj PC, Mac, ktp. Enkodigoj laŭ formatoj MP3 (192 Kb/s, 256 Kb/s aŭ 320 kb/s ), OGG-VorbisFLAC por la albumoj ne eldonitaj sur KD (senperda formato, proksima de KD-kvalito kaj la plej adaptita por tiu tipo de uzado).

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Popo - Folkroko

La Perdita Generacio (LPG) - Svedio-Germanio

La muzikstilo de La Perdita Generacio malfacile priskribeblas. Malgraŭ – aŭ pro – tio, LPG iĝis unu el la plej famaj muzikaj fenomenoj en Esperantujo. Oni foje priskribis ĝin kiel progresema. Oftas profundaj tekstoj, socikritikaj kaj ekologie engaĝitaj. La muziko ĉefe akustikas kun ĉarmaj, emociaj melodioj. Malgraŭ ke oni facile kunkantas multajn kantojn, la harmonioj ofte ampleksas, kaj la mezuro varias de 3 ĝis 5/4-onoj.

Ekde 2005 la geografia centro de LPG estas Hernusando (Härnösand), ĉe la orienta marbordo iom norde de Stokholmo, kun satelito en Heidelberg (Germanio). Ekde 2011 la bando konsistas el la kvar membroj: Tomas "Tomio" Frejarö, Anna Palmstierna Burenius, Karin Frejarö, kaj Hendrik "Hendjo" Lönngren.

LPG aperis en 2003 dum la IJK en Svedio. Kelkaj el la tiamaj anoj ludis ankaŭ en svedlingva bando kun la sama nomo: Den Förlorade Generationen. DFG naskiĝis en 1995 en Skellefteå, Svedio, kaj ludis politikan folkrokon.

La unua internacia koncerto de LPG okazis en 2004 dum la IJK en Kovrov, Rusio. La bando tiam ricevis premion Plej interesa muzikgrupo. La koncerto estis registrita kaj eldonita sub la titolo En Rusio (7-kanta KD, Gränslösa Kulturföreningen 2004).

Per eldono de sia unua ĉefverko Eksenlime (Gränslösa Kulturföreningen 2006), la bando famiĝis en Esperantujo. Eksenlime enhavas famkonatajn kantojn kiel "La kosma aventuro", "Ĉiuj ni amegas Usonon", "Societo de vivantaj poetoj", kaj "Nia fiera policisto".

Dum la postaj jaroj LPG koncertis en multe da malsamaj landoj: Rusio, Germanio, Pollando, Kubo, Estonio, Slovakio, Aŭstrio, Francio, Nederlando, ktp. Foje la bando koncertis en Svedio por neesperanta publiko. Sceneje aperis multaj diversaj muzikantoj sub la nomo LPG. Tomio (Tomas Frejarö) skribis la plejmulton de la LPG-aj kantoj, sed neniu ano ĉeestis ĉiujn koncertojn de la grupo. Do la frua LPG oni eble pli ĝuste nomu muzikkomunumon ol bandon.

En 2008 stariĝis kunproduktado inter Gränslösa Kulturföreningen kaj Vinilkosmo por eldoni duan albumon, Eksplodigos vian domon. En ĉi tiu albumo troveblas kantoj kiuj vaste disvastiĝis tra Esperantujo: "Malantaŭen","Ne normalas, nur kutimas", "Sub fortepiano en Kiev", kaj ne malpleja, "Amokanto". La finan kanton "Ĉu timigas la ombro?", Ĵomart kaj Nataŝa aldonis al sia repertuaro.

Dum somero 2011, La Perdita Generacio transformis sin al pli fiksa kvaropo: Tomio, Anna, Karin kaj Hendjo, kiuj kune faris stratmuzikan kaj koncertaran rondiron en Eŭropo. Ĝis tiam LPG estis konata ĉefe inter junaj eŭropaj esperantistoj. Tio ŝanĝiĝis kiam ili koncertis antaŭ plena salonego dum UK en Kopenhago ludante reverkon de "La dizertanto", grava kanto por antaŭaj generacioj de pacemuloj. Dum tiu somero okazis jam legendaj koncertoj de LPG dum SES en Slovakio kaj FESTO en Francio.

Per sia tria albumo, Ĉiamen plu, LPG daŭrigis sian kunproduktadon kun Vinilkosmo. Ĉi tiu albumo finfine aperis somere 2013 post pluraj prokrastiĝoj.
Kiam ĝi aperis, La Perdita Generacio estis jam unu el la plej famaj artistoj en Esperantujo. Ĉiamen plu sufiĉe tuj disvastiĝis kaj konatiĝis. En ĝi oni trovas adaptiĝon de la klasika "La dizertanto", kosman "Alia aventuro" (la unua LPG-verkaĵo de Anna, pri kiu Eva Fitzelova kreis la unuan LPG-videon), furoran "Plastokanto", preskaŭ senĉesan "Ĉu vi kontentas?" (ĉu la plej longa popkanto en esperanto iam ajn?), kaj "Televido" – danciga kunlaborado kun Platano. "Televido" povas titoligi sin Somerfrapo 2013, kaj "Ĉu vi kontentas?" gajnis kaj la jurian kaj publikan premion de Kanto de la Jaro 2014.

En 2017 LPG kunverkis la kanton "Alte kaj espere" kun Jonny M kaj kiu aperis en lia lasta albumo Kreaktiva.

Novjare 2018 aperis ĉe Vinilkosmo nova bita unuopaĵo de La Perdita Generacio. Ĝi enhavas nur du kantojn, sed ambaŭ estas specialaj memoraĵoj. La A-flanko, "La 100a fojo", verkiĝis kiel omaĝo al Varsovia Vento okaze de ĝia 100a elsendo, kaj kunplektas la historion de VV kun la historio de LPG mem. Ĝi jam ricevis premion Somerfrapo kaj duan premion de Kanto de la Jaro.
La B-flanko, "Ni unuiĝas je orbitoj", estis unue poemo verkita kiam Karin kaj Tomio adoptis sian unuan infanon en Zambio. Hendjo verkis la unikan muzikaĵon.

Post Ĉiamen plu, La Perdita Generacio estas unu el la plej ofte invitataj muzikgrupoj al esperantoaranĝoj. Krom koncertoj, LPG aranĝis plurajn kunludajn metiejojn kaj amaskantadojn de siaj kantoj. Dum siaj koncertoj LPG ofte prezentas novajn kantojn, sed ĝis nun la aŭskultantoj vane atendas la kvaran albumon.


Feliĉe aperas nun, oktobre 2020an, nova viva bita albumo: Ĉiuj ni amegas Usonon.
La Perdita Generacio estis invitita al Seatlo en Usono por koncerti dum la Uson-Kanada Kongreso en julio 2018. Jen viva albumo de la koncerto kun kantoj kaj novaj kaj malnovaj, kaj politikaj kaj sentemaj. Por la unua fojo ankaŭ kun drumisto Måns Palmstierna Burenius sursceneje.


Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.

 

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP