KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Esperanto

Esperanto-Kantoj kaj muziko - MUZIKA PLATFORMO de VINILKOSMO

Bonvenon en nia muzika platformo, kara vizitanto!

Vinilkosmo
estas sendependa eldonejo kiu produktas, eldonas, kaj distribuas ekskluzive esperanto-bandojn kaj artistojn en ĉiuj eblaj aktualaj muzikstiloj (roko, popo, folko, kanzono, tradicia, punko, hardkoro, mondmuziko, elektroniko, regeo, skao, hiphopo, ktp.). La artistoj venas el la tuta mondo.

Vi povas libere navigi en ĉi tiu retejo kaj konsulti la priskribon de la artistaj paĝoj kaj de la vendataj albumoj en plej diversaj formatoj (fizike: vinilaj diskoj kaj KDoj, kaj bite: por elŝutado de muziko en MP3, OGG, aŭ FLAC).

Por aĉeti:
- Aŭ vi aĉetas sen konto, kaj vi ricevos la elŝutligilon per via fakturo per retpoŝto. Ĉi tiun retpoŝtaĵon vi devos konservi por eblaj postaj elŝutoj (maksimumo 4 elŝutoj);
- aŭ vi ensalutu (se vi jam kreis konton dum antaŭa vizito),

- aŭ vi kreu konton (se vi ankoraŭ ne havas) por konservi viajn mend-informojn en nia retejo kaj aliri ilin post denova ensaluto.

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto,
la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

Ni deziras al vi agrablan viziton de nia esperanto-muzika platformo!
Plej muzikajn salutojn

Floreal (Flo!)
Direktoro de Vinilkosmo

Kvalito :
La bitaj muzikdosieroj en nia retejo estas kongruaj kun ĉiuj tipoj de MP3-legiloj, Ipodoj, poŝtelefonoj, komputiloj PC, Mac, ktp. Enkodigoj laŭ formatoj MP3 (192 Kb/s, 256 Kb/s aŭ 320 kb/s ), OGG-VorbisFLAC por la albumoj ne eldonitaj sur KD (senperda formato, proksima de KD-kvalito kaj la plej adaptita por tiu tipo de uzado).

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Hiphopo - Elektronik’

La Pafklik – Parizo (93) Francio

La Pafklik estis la unua bando kiu aperigis hiphopan albumon en esperanto. Tiu ĉi bando ekzistas de 2006, kaj konsistas el du parizanoj (Platano kaj Katakana).

Origine la ideo estis fari nur serion da koncertoj en Esperantujo (okaze de festivaloj kaj internaciaj renkontiĝoj). La Pafklik ricevis varman akcepton dum diversaj koncertoj: deko da en Francio, en Germanio, en Pollando kaj en Slovakio.
Ĉarmita pro la originaleco de la projekto, la grupo prezentiĝis eĉ antaŭ neesperanta publiko.

La aferoj iĝis pli seriozaj kun la produktado de la unua disko. Por tiu projekto, la bando repis en diversaj stiloj de gangstera repo G-funka, ĝis tradicia hiphopo de la jaroj 90aj, kaj la albumo eĉ enhavas fandiĝan titolon en la ĝenro de “Rage Against the Machine“.
Kaj la tekstoj (por tiuj kiuj faras la etan klopodon aŭskulti ilin), estas kaj engaĝitaj kaj plenaj je humuro kaj ironio, laŭ ekzemple la titolo Fek al Esperanto . La temoj pritraktitaj estas diversaj: poluado, uniformigo de la kulturoj, la povo, la polica perforto, sed ankaŭ la etosaj vesperoj balzamitaj je mariĥŭano kaj deliroj pri falsaj gangsteroj esperantistaj….

La albumo Fek al Esperanto aperis en 2009. Poste La Pafklik aktive agadis por la apero de “reta albumo“ (kompilo libere elŝutebla en interreto) titolita Hiphopa Kompilo Vol. 1, kiu kunigas dekon da esperanto- repistoj el sep malsamaj landoj.


Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP