Ni ĉiuj estas tre ĉagrenitaj pro la forpaso marde 8an de februaro 2022 de nia kara muzikamikino Marian Nesse (1957-2022 , akordeonistino kaj kantistino de Kajto kaj Kapriol'!).
Ni volas ĉi tie omaĝi ŝin per kelkaj fotoj faritaj okaze de belegaj momentoj kaj memoraĵoj travivitaj kune dum kongresoj, kulturaj kaj muzik-festivaloj...

KAJTO en 1989 (de maldekstre dekstren: Marita, Ankie, Marian kaj Nanne)

KAJTO en 1991 el afiŝo de Kajto-turneo organizita de EUROKKA (desegnis LuEK)
De maldekstre dekstren : Marian, Nanne, Ankie kaj Marita

Marian salutas dum KEF 2009 en Helsingor (Danio) Kapriol'! (Fotis Flo!)

Unua afiŝo de Kapriol'!

koncerta balo en Sète (Okcitanio) dum la komuna franca kongreso (SAT-Amikaro kaj Esperanto-France) dum Pasko 2011 kun Kapriol'! (Fotis Françoise Eriksen)

Komuna ludado fine de la koncerta balo en Sète dum la Franca kongreso de 2011 kun Kapriol'!, Kaj Tiel Plu kaj Françoise Noireau (Fotis Françoise Eriksen)

Dancateliero kun kapriol'! en FESTO 2013 en Kelmis, Belgio (Fotis Françoise Eriksen)

Marian dum koncerta balo de kapriol'! (fotis Paul keris)

Kapriol'! dum koncerta balo en FESTO 2013 en Kelmis / La Calamine, Belgio (fotis Paul Keris)

Marian kaj Marita dum koncerta balo de FESTO 2013 en Kelmis

Marian kaj Marita montras tradician dancon dum violonludas Françoise Noireau okaze de la 50jara jubileo de ESPERANTO-GIRONDE02-07a de majo 2018. (Fotis Flo)

Marian okaze de la 50jara jubileo de ESPERANTO-GIRONDE02-07a de majo 2018 (Fotis Flo!)

Dum unu el la lastaj koncertoj de KAJTO kvarope okaze de la 50jara jubileo de ESPERANTO-GIRONDE02-07a de majo 2018 (Fotis Flo!)

Dum koncerto de KAJTO okaze de la 50jara jubileo de ESPERANTO-GIRONDE02-07a de majo 2018 (Fotis Flo!)
Ankaŭ ni inviti vin aŭskulti akordion-ludadon kaj kantadon de Marian en multnombraj kantoj en la kvin unuaj albumoj de Kajto ĉi tie:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kajto-115.html
kaj en la du albumoj de Kapriol'! ĉi tie:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kapriol.html

Tosto por la jaro 2022 ! Kun Marian kaj Marita ..
Video registrita dum koncerta balo de Kapriol'! okaze de la komuna kongreso de SAT-Amikaro kaj Esperanto-France dum Paska semajnfino en Sète (Okcitanio) en 2011 spekteblas ĉi tie :
Kaj plej laste memoru pri la 30jara jubilea turneo de kajto kvarope en 2017...
legu pri ĝi ĉi tie : https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/53-jubileo-de-kajto-2017.html?fbclid=IwAR1q4gXZpea8iV6QgIkIBZ5MVbuiyVw2l3fT7nC8E2YQNj356ndQoDF6He8