KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Sendependa Roko - alternativa popo

TIM - Cali/Berlin (Kolombio, Germanio)



 

TIM estas kantisto, verkisto, kaj muzikisto kiu devenas el la lando de la palmoj kaj grandaj montaroj, Kolombio.

Li ludis fluton kaj gitaron en la lernejo, en tiu ĉirkaŭaĵo, TIM trovis Alejo Alviar kaj Juan Dávid Sánchez, kun kiuj stariĝis lia unua bando. Ĝi nomiĝis Bajo Cero (sub nulo). Ili ludis kune en la paŭzoj, kaj komencis prezenti sian muzikon, kiu estis komponaĵoj de aliaj bandoj, okaze de la eventoj de la lernejo.
TIM komencis reliefiĝi kiel gitaristo, li gajnis atenton de instruistoj kaj altgradaj studentoj, kaj 12- jaraĝa atingis esti la ĉefa gitaristo por la reprezentanta grupo de la lernejo en Festivalo de Anda Muziko Mono Núñez, unu el la plej gravaj festoj de tiu ĝenro en Latinameriko.
Malgrandaj koncertoj, provoj, registro-provoj, kaj filmetoj estis parto de la vojo en kelkaj projektoj en kiuj TIM estis unu el la gvidantoj, kie li trovis ankaŭ sian amikon Andrés Delgado, la basisto.

Alveno al esperanto
Tio estas ankaŭ la epoko kiam TIM, danke al sia amiko Jarno Rho, malkovris kaj interesiĝis pri esperanto.
Estis periodo kiam li havis grandan interesiĝon pri lingvoj; li eklernis la germanan kun persono ankaŭ kiu konis esperanton. Post tio, TIM aliĝis al renkontiĝo en Cali, kie li renkontis aliajn esperantistojn; kaj post tio, li komencis ekscii pri la esperanta komunumo kaj la ebloj kiujn oni havas kiel muzikisto. Tio estis lia motiviĝo!
Jaroj spertoplenaj pasis ĝis kiam en 2016 TIM retrovis kun sia granda amiko kaj "frato", Michel Villa, kun kiu li komencis ludi antaŭplanante la kreon de nova projekto.
Baldaŭ kuniĝis la perkutinstrumentisto Sebas Cifuentes, tiel kreante unu el la plej belaj aktualaj projektoj: Dánae.
La tri junaj muzikistoj komencis ludi en diversaj eventoj kaj lokoj en ilia denaska Cali. Ili iĝis la baz-bando de fama pico-restoracio kaj trinkejo, kaj komencis esti aŭdeblaj en la muzika pejzaĝo.

Salto al Eŭropo
TIM, eble pro siaj influoj, havis ĉiam la emon eldoni sian muzikon en Eŭropo, kaj tio estis komuna emo kiun ankaŭ Michel kaj Sebas havis. Post la sonprovo antaŭ koncerto en trinkejo en la urbocentro, ili triope estis sur la strato parolantaj kiam du belaj germaninoj alproksimiĝis kaj donis al ili reklam-kartetojn por kolombia-germana festivalo kiu okazos tiun monaton. Tiam aperis la sparko denove; TIM proponis al siaj bandanoj voki la organizantojn kaj proponi koncerton de Dánae, kaj ili estis invititaj. Ili sukcesis ricevi belan lokon, malgrandan scenejon sub arbo. En tiu tago, ili ludis ĉe privata festo, kaj poste direktiĝis al la festivalo kie ili poste koncertis parte per siaj propaj kantoj.
Tiun tagon la bando amikiĝis kun multaj novaj personoj, plejparte alvenantaj el Germanio, kun kiuj belaj rilatoj disvolviĝis.
Post unu jaro, tra tiuj amikecoj TIM renkontis la knabinon kiu iĝis lia koramikino, kaj kun kiu post iom tempo li decidis veni al Eŭropo.
Dánae faris lastan provon antaŭ nedefinita paŭzo de la bando, unu tagon antaŭ la flugo de TIM al Frankfurto.

TIM alvenis en Eŭropon por voluntuli. Li relative malmulte muzikis en tiu tempo, tamen li neniam perdis la kontakton: ĉiam ludis, verkis, kaj sonĝis. Estis tiam kiam li eksciis pri IJK en Hispanio. Li decidis fari koncerto-proponon kaj kontaktis la organizantojn por prezenti hejmfaritajn registraĵojn. Tio fakte estis propono kiu rezultis jese.
En la somero de 2018, TIM koncertis por la unua fojo en esperanta okazaĵo en Eŭropo. Estis tre bela vojaĝsperto: novaj homoj, novaj landoj, kaj kompreneble muziko. Tio estis la punkto kiam lia eta persona esperanta projekto komencis formiĝi. Tie li ankaŭ renkontis Jonny M kaj Carlos Pesquera, kiuj pozitive kontribuis al tiu ideo.
Post tio ĉi, venis invitoj por koncerti en renkontiĝoj kiel JES en Storkow (Germanio), IJK en Slovakio, kaj JES en Kudowa-Zdrój (Pollando).

Salto al Berlino
Pro labor-ŝanĝo kaj inter aliaj kialoj pro la emo labori pli je sia muziko, TIM decidis trovi eblojn por translokiĝi al Berlino en la somerkomenco de 2019. Li organizis ĉion en kelkaj tagoj, kaj krom la manko de solida laboro kaj loĝejo, kaj kun malmulte da mono, TIM decidis salti en la akvon, li prenis trajnon, kaj jen la komenco en Berlino.
Li komencis ludi en diversaj lokoj, malfermaj scenejoj de eventoj; li komencis renkonti novajn homojn, kaj ekhavis novan muzikprofilon kun alta nivelo.
Tio ankaŭ estis la somero en kiu li, post translokiĝo al Berlin, vojaĝis al Slovakio por koncerti dum la IJK. Tio estis belega sperto kiu vere helpis lin iri tra la ŝanĝoj.

Berlino signifis diversajn defiojn kaj tre specialan kaj pozitivan evoluon.
Post kelkaj monatoj dum la komenco de la vintro de 2019, kaj antaŭ la vojaĝo de TIM al Pollando por koncerti dum JES, li pripensis kaj organizis la ideon fari bitan albumeton (EP) kune kun Vinilkosmo, por eldoni ĝin en la somero de 2020.
Post monatoj plenaj je koncertoj, eventoj, amikoj, novaj spertoj, kaj nova vivo, TIM montras iomete de hieraŭo kaj hodiaŭo, multajn kantojn kiuj estis verkitaj sur la vojo en Kolombio kaj aliajn jam en Germanio. Kune kun Vinilkosmo kaj Triboulet kiel soninĝeniero, li eldonas la unuan albumeton Vaganto, aludante la emon al vivo, al libereco, kaj al spontaneco.

Tio ĉi estas nur la komenco de mirinda vojaĝo sen vojo, senvoj-vojaĝanto, aŭ se vi preferas… vaganto.

Post iom pli ol tri jaroj, TIM revenas kun belaj novaĵoj…

Vojaĝoj, spertoj, homoj, kaj lokoj: la belecon de la vivo oni vidas de la animo.

Post kelkaj jaroj depost lia lasta eldono en esperanto, Vaganto, kaj post multaj koncertoj, produktaĵoj, kaj anekdotoj, TIM prezentas sian novan albumeton Bela vivo.

Uzante elementojn de psikedelio, indie-elektronikaj kaj rokelementoj, TIM komencas formi novan sonon, tre influitan de lia berlina vivo kaj de lia gusto por eksperimentado, laŭ persona signifo.

La kreadprocezo estis surprizo, ĉar ĉiu nova sono kiu aperis ŝajnis flui perfekte kun la kantoj, ŝajnis ke ili atendis esti esprimitaj. Jen la momento, kiam la menso silentas, vi sidiĝas por ludi kaj en palpebrumo, la kantoj sonas pli bone ol vi atendis.

Jen kion diras TIM pri la nova albumeto: “La pasinteco estas nostalgio, la estonteco estas ekscita, kaj la nuntempo estas la plej granda eskapisto iam ajn vidita. Kaj tio estas la vivo, ĝi ne estas perfekta, sed tio faras ĝin tiel speciala, la vivo estas bela, dankon Bela vivo”.

Tiu ĉi eldono ne estus ebla sen la helpo de Vinilkosmo kaj Miguel Gutiérrez, kiuj estis granda subteno en la procezo de kreo de la albumeto, kaj kiuj kontribuis per la teksto de Fino de la tempo, la kvina kanto en la traklisto.

Apero de Bela vivo planita por la 8-a de marto 2024


Klaku sur la albumoin por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP