
Alternativa Nova ondo - Sintez-popo
Mikel Klav - Niterói (Rio de Janeiro, Brazilo)
Oficiala apero de la albumeto Realeco la 6an de januaro 2023
Mikel Klav estas brazila alternativa esperanta muzikisto kiu vivas en la urbo Niterói en Rio de Ĵanejro – Brazilo. Li kantas kaj ludas klavaron. Lia stilo kaj influoj devenas de populara, pop-roka kaj klasika elektronika muziko. Li ekkantis en Esperanto tuj post lia lernado de la lingvo, en la komenco de naŭdekaj jaroj, partopreninta precipe en tiu epoko en evento ECO-92 kie li kantis unuafoje en Esperanto. Post tio en multaj renkontiĝoj li partoprenis. En sama epoko li komponis la kanzonojn "Diferencoj" kaj "Senbrida mond’", plej precize en la jaroj 1992 kaj 1995. Ili ne estis registritaj en tiu momento sed almenaŭ skribitaj kaj garditaj.
Pli malfrue en la jaroj 2013-2016 li revenis por fari prezentojn kaj komponojn, kaj partoprenis en konkursoj de revuo Kontakto. En tiu epoko li registris demo-version de la kanzonoj "Brila stelo" kaj "Diferencoj". Liaj koncertoj okazis en diversaj esperantaj eventoj de Rio de Ĵanejro, plej grave en 50ª Brazila Kongreso de Esperanto en la jaro 2015 kaj eĉ estis invitita por ludi en San Paŭlo: en la 10ª Kongreso de Esperanto de San Paŭlo en Belinsulo (Ilha Bela) en la jaro 2016, kie li precipe prezentis la kanzonon “Mia idolo Ĉarli Ĉaplin (Karleto estas…)” kiu estis plej nova en tiu momento. La kanzono plaĉegis al la ĉeestantaro ĉar en granda ekrano aperis filmeto de Ĉaplin kiu lasis la publikon rideman dum ludado de la kanzono.
Lasttempe li partoprenis en la Konkurso Ĝanfranko 2022. Li ankaŭ komponis la kanzonojn “Realeco” (albuma titolo), “Aerobus’” kaj “Ŝanĝo de l’ sezonoj”.
Tiuj muzikaĵoj nun estas kompilitaj en lia unua albumeto Realeco kiun Mikel Klav prilaboradis en 2022 kaj kunproduktis kun Vinilkosmo por publikigo en januaro 2023.
Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :