KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Albumo ref.: VKBA026-078
Bita albumo 13 titoloj + 1 intro + 8 parolaj interludoj + 1 Kromtrako - 72:06 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj

Ĉiuj ni amegas Usonon - La Perdita Generacio – Hernosando (Svedio)

Bita albumo kunproduktita de LPG/E-USA/Vinilkosmo © 2020

PLENA ALBUMO MP3 - 10 € bouton caddie rouge

 Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG, FLAC, aŭ  Justa Elsendfluo (ABONKLUBO).
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.


Apero de la bita albumo la 10an de oktobro 2020


 

Dum tro longa tempo, Esperantio atendis novan albumon de La Perdita Generacio. Tro malofte oni eldonis koncertajn albumojn en Esperanto. Esperanto-USA fiere kontribuas por kovri tiujn mankojn per instigo je eldono kune kun Vinilkosmo de tiu ĉi unika koncerto: LPG dum Landa Kongreso en Seatlo (julio 2018).

Ĉiuj ni amegas Usonon prezentas ĉiujn 13 kantojn de la seatla koncerto plus specialan kromtrakon verkitan dum la postkongresa tendaro en la nacia parko Mount Rainier. Inter la kantoj troviĝas pluraj el la plej ŝatataj LPG-kantoj en unikaj versioj, kaj por la unua fojo kun drumo sursceneje. Kvin el la kantoj estas neeldonitaj, kaj unu estas adapto de kanto de Amanda Palmer. Cetere aldonitaj estas parolaj interludoj por doni aŭtentikan koncertan etoson, kaj por revivigi la senmortan sperton al ĉiuj tiuj kiuj ĉeestis.

La Perdita Generacio dum sia deksepjara ekzisto iĝis unu el la plej legendaj muzikgrupoj esperantistaj. Ili gajnis aron da premioj pro sia arto, kaj ilia aŭskultantaro troviĝas sur ĉiuj kontinentoj. Priskribi la muzikon de LPG malfacilas, foje ĝi estas rapida kaj danciga, foje trankvila kaj karesema. La tekstoj kovras vastajn temojn de politika satiro tra defia am-esplorado ĝis sentema vivotraktado. Pro sia nordia origino, kaptigaj melodioj kaj multaj harmonioj, oni foje komparis LPG-on kun ABBA.

Juĝu mem, sed ne maltrafu tiun ĉi mejloŝtonan albumon en esperantokulturo tutmondiga.

En tiu ĉi albumo LPG estas:
Sursceneje ĉe The Vera Project, Seatlo 2018-07-15:
Anna Palmstierna Burenius: voĉo, gitaro, baso
Hendrik Lönngren: melodiko, ksafono, fluto, voĉo
Måns Palmstierna Burenius: drumo, ritmiloj
Tomas Frejarö: voĉo, gitaro, baso, ukulelo

Ludantaj la kroman trakon Ĉe Pumo-roko, Hernusando, Svedio, 2019:
Alena Adler: buŝharmoniko
Anna Palmstierna Burenius: voĉo
Hendrik Lönngren: safuno
Karin Frejarö: voĉo
Tomas Frejarö: voĉo, gitaro

Tim Morley: Tradukisto/adaptisto de Melodi Din el la originala kanto "Melody Dean" kun la afalbla permeso de Amanda Palmer (© Kobalt Music)

Registrinta Soninĝeniero en "The Vera Project" : Mitch Midkiff, Seatlo, 2018.
Registrado de la kromtrako Ĉe Pumo-roko: Tomio en Hernusando, Svedio, 2019.
Miksado kaj mastrigado: Triboulet en Studio de la Trappe en Donneville, Okcitanio, Francio.

Kovrilfoto: Andrew Smith el Seattle, WA, USA ( foto sub licenco cc-by-sa)
koncepta ideo kaj 1a versio de la kovrilo: Michael Curtin
Lastaj modifaj plibonigoj kaj finrealigado de la kovrilo: Hendjo

Dankojn:
Por Esperanto-USA:
Jordon Kalilich
Ben Speakmon
Nikvo Woods

Por The Vera Project:
La koncertejo "The Vera Project" ebligis kaj organizis la koncert-registadon.
• Registrinta Soninĝeniero: Mitch Midkiff
• Koncerta Sonteknikisto: Joe Riedel
• Koncerteja Manaĝero: Emily Clementinee
• Teknika Manaĝero: Jeffery McNulty
• Kunordigantoj pri luado: Karimeh Daneshmandi, Karine Sandsmark
• Ĉefa Direktoro: Ashraf Hasham

Krom tiuj, Ben, Nikvo, Jordon kaj LPG ankaŭ volas danki:
Howard Hess
Laura Loe
Annie McCabe
Brittany Walker
Michael Curtin

Lastaj prezentvortoj de Ben Speakmon:
"Al niaj fremdlandaj gefratoj: Esperanto ja vivas en Usono. Ĉe nia Landa Kongreso 2018 en Seatlo, Vaŝingtono, al kiu ni bonvenigis pli ol 100 homojn, okazis ĉi tiu bela koncerto kun LPG (kaj specialaj gastoj), kiu estas konservita en ĉi tiu albumo. Ni tutkore ĝojas ĝin dividi kun vi, kune kun nia amo, kaj la promeso ke neniu konstruos muron ĉirkaŭ niaj koroj."


5- Ĉiuj ni amegas Usonon

10,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP