
Unuopaĵo ref.: VKVA016-069
Bita unuopaĵo, 2 titoloj : 05:45 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC kaj Justa elsendfluo en 1D touch
La 100a fojo - La Perdita Generacio – Svedio / Germanio
kunproduktita de LPG/Vinilkosmo © 2018
PLENA UNUOPAĴO MP3 - 2 €
Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG, FLAC , aŭ Justa Elsendfluo 1D tuŝ (ABONKLUBO).
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.
Apero de la unuopaĵo la 6an de januaro 2018
Surpriza kaj speciala apero dum JES
La Perdita Generacio – Anna, Tomio, Karin, kaj Hendjo – estas unu el la plej famaj muzikgrupoj en Esperantujo. Tamen ilia muziko malfacile priskribleblas – oni devas aŭdi ĝin!
Ĉi tiu unuopaĵo, La 100a fojo estas interludo, memoraĵo, pri kelkaj el la plej gravaj momentoj, akvodisigiloj, fabeloj en la vivoj de LPG.
La A-flanko, "La 100a fojo", estas bonetosa verko por omaĝi al Varsovia Vento okaze de ĝia 100a elsendo paske 2015. Ĝi kunplektas la historion de VV kun la historio de LPG mem. Ĝi jam ricevis premion Somerfrapo kaj dua premio de Kanto de la Jaro.
La B-flanko, "Ni unuiĝas je orbitoj", estis unue poemo verkita kiam Karin kaj Tomio adoptis sian unuan infanon en Zambio. Hendjo verkis la unikan muzikaĵon.
Vinilkosmo ofertas bitversion kaj justan elsendfluon de ĉi tiu unuopaĵon. Se vi deziras fizikan unuopaĵon (kopie sur CD eldonita en limigita kvanto), mendu ĝin rekte de LPG: tomas.frejaro(ĉe)gmail.com.
En tiu ĉi unuopaĵo LPG estas:
En la kanto "La 100a Fojo" :
Ĉefvoĉo & gitaro: Tomio
Drumo & voĉo: Anna
Melodiko: Hendjo
Baso: Karin
Blablabla: Nujo
Registrita de LPG en Hernusando & Heidelberg
Miksita de Daniel Leksell
Kaj en la kanto "Ni unuiĝas je orbitoj":
Ĉefvoĉo, piano, & sinteziloj: Hendjo
Registrita kaj miksita de Hendjo en Lüneburg
Minialbumeto mastrigita de Triboulet en Studio de la Trappe, Donneville (Okcitanio, Francio) en decembro 2017
Kovrilfoto: Nori Frejarö
Realigado de la kovrilo: Tomio
4- La 100a fojo
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :