
Albumo ref : VKKD092-031
KD 13 titoloj - 48:40 mn
Eksplodigos vian domon - LA PERDITA GENERACIO – Svedio
Produktita de Vinilkosmo / GKF © 2008
KD-ALBUMO - 11,67€ sen AVI
PLENA ALBUMO MP3 - 10 €
Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato: OGG , FLAC , aŭ Justa Elsendfluo. (ABONKLUBO)
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.
La Perdita Generacio, konsistas el naŭ grupanoj, kvar muzikistoj kaj pluraj helpantoj. Per belaj melodioj, ludemaj tekstoj pri gravaj temoj kaj tenera etoso La Perdita Generacio disvastiĝis tra la mondo, tiu ĉi nova Kodisko daŭrigas kaj profundigas tiun koncepton.
Foje rapide kaj ironie, foje ĝentile kaj pensige LPG evoluas sian unikan sonadon ĉe la limo inter mondmuziko, popo kaj kanzonoj. La muziko ŝajnas kapteme simpla, sed post pli profunda esploro oni rimarkas ĝian multetaĝecon. Ĉu iam ekzistis ŝlagreca kanto kun pli da akordoj ol amokanto?
Kelkaj tekstoj senkaŝe kritikas la modernan socion el verdula vidpunkto, sed pli ofte la poemoj estas tre personaj kaj la plej profunda radikaleco preskaŭ malvideblas unuavide. Ke fenomenoj ne normalas, nur kutimas ŝajne estas revenanta temo sur la disko.
La Perdita Generacio malofte propagandas, sed lasas al la aŭskultanto la elekton aŭ asroni sur tegmento dum helreveno aŭ daŭre meti kapon en la sablo.
Pluraj el la 13 kantoj de ĉi-disko potenciale iĝos famkonataj en Esperantio kaj eĉ transe. Do, kuraĝu sidiĝi apud la fajro kamena kaj kuŝiĝi sub fortepiano en Kiev' kun La Perdita Generacio. Certe vi ne restos netuŝita kiam ili eksplodigos vian domon.
La muzika kerno de la bando estas geografie centrita en Hernusando en norda Svedio kun Tomas Q Nilsson (voĉo, gitaro, klarneto, ktp), Anna Burenius (voĉo, gitaro kaj piano), Karin Nordström (voĉo, kontrabaso, perkutiloj, ktp), Robin Rönnlund (voĉo, akordiono, fluto, ktp) kaj KarinMalin Ekström (voĉo, melodiko, rano, ktp).
Gastmuzikistoj :
Erik Falbe : sologitaro
Björn Ola Lind : diĝeriduo
Tanja Kortelainen : kantelo
Andreas Nilsson : tamburinoj, perkutiloj
Aldone kiel kromtrakoj en la KD, karaokeemuloj trovos la 13 instrumentajn titolojn.
Studio : Studio Kåken, Hernusando (Svedio)
Soninĝeniero : Pelle Sjölander
2- Eksplodigos vian domon
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :