KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Elektronika muziko

Korvaks - Auckland (Nov-Zelando)


Oficiala apero de la albumeto Memorante Gondolandon la 11an de junio 2021

 

Kvankam Korvaks ne povas ludi muzikan instrumenton kun sufiĉa lerteco por esti nomita muzikisto, li neniam lasis tion mildigi sian deziron krei muzikon.

Feliĉe por li, per teknologio kaj lia amata komputilo la nekapablo muziki ne plu estas bariero. Do antaŭ kelkaj jaroj Korvaks ekumis per Garageband kaj lastatempe per Logic Pro.
Li decidis kombini sian intereson lerni instrumento-programadon kun sia intereso pri Esperanto. Sed li ne certis, kie komenci. Tiam li memoris Mazi en Gondolando, kiun li uzis por lerni Esperanton, kaj tial li spektis ĝin, kaj spektis ĝin denove. Poste li komencis sampli Mazi en Gondolando (ĉar tio estis pli facila ol lerni kanti).

Inspirite de Mazi en Gondolando kaj sentante afinecon al la kontraŭheroo Korvaks, li adoptis la nomon kiel sian propran.


Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP