KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 Foto: Ivo Miesen

Regeo - hiphopo

Jonny M - Kolonjo - Germanio


 

Ekde la jaro 2006, la juna Jonny M produktas regeon, unue nur en la angla kaj germana, poste en esperanto.
Lernu dum farado – per tiu principo Jonny M aranĝis propran malgrandan hejmstudion kaj miksigis siajn produktojn de konataj germanaj regeoproduktantoj. Post kelkaj koncertoj aperis gazetartikoloj, kaj li produktis du germanajn kompilojn kun multaj aliaj artistoj. Sed por Jonny M tio ne estis sufiĉe, kaj li eklernis esperanton.

Jam en la jaro 2011 li publikigis albumeton en esperanto "En somero. Ĝi iĝis granda sukceso en Esperantujo, kaj tial li faris en 2012 koncertojn tra la tuta mondo, ekzemple en Japanio kaj Francio.

Ekde lia kontribuo por la Hiphopa Kompilo 2, li fiksigis sian konatecon inter esperantistoj, kaj kun lia nova kodisko Regestilo li denove bruligis la tutan esperantan mondon!

Post Regestilo, li denove revenis al studio por prepari germanlingvan albumon, kiu aperis fine de 2014. Post tiom da produktemo, li devis fari paŭzon por reenergiiĝi, kaj ĝis komenco de 2016, li kolektis novajn esperantlingvajn kantojn.

Fine en januaro 2017 publikiĝis la albumo Kreaktiva. Freŝaj, dancigaj ritmoj, bone pripensitaj tekstoj kaj kaptipovaj melodioj atendis liajn ŝatantojn.

Venis la kronvirusa epidemio kaj iĝis malfacila tempo por multaj artistoj. Sed Jonny M daŭrigis skribi tekstojn, enŝlosiĝis kun lia produktanto Falkonection kaj en sekreto kunigis kantojn el tiu periodo al lia plej nova albumo Jonny M petolas (distribuita ĉe Vinilkosmo la 5-an de januaro 2024).
La stilo denove estas repa kaj regea, sed ĉi-foje enmiksiĝis pli da viglaj, sudamerikaj sonoj kaj ritmoj.


Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP