
Albumo ref.: VKLD002
Vinila albumo 11 titoloj – 35:44 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - KD kaj LD Vinila Disko
Fulmerford - i.d.c. (inicialoj dc) – Offenbach ĉe Majno (Germanio)
Produktita de i.d.c. © 2021
LD VINIL-ALBUMO - 16,67 € sen AVI
KD-ALBUMO - 12,50 € sen AVI
PLENA ALBUMO MP3 - 10 €
Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG, FLAC , aŭ Justa Elsendfluo (ABONKLUBO)..
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.
Apero de la bita kaj fizika albumo la 1an de junio 2021
Dum jaro kiam ne eblis koncertumi, i.d.c. uzis sian tempon en hejmsudio por finregistri novan albumon.
Surbaze de la jam konata stilo de popmuziko diversgrade saturita de melankolio, la kantisto senjuĝe kaj duonserioze kvazaŭ komentas nian modernan mondon per tekstoj subtilaj kiuj aludas pri nuntempaj gravaj kaj malpli gravaj temoj… sen forgesi la viruson!
La registrado kaj miksado de la albumo estis faritaj de la artisto mem en propra studio per sama altnivela profesieco kiel por la antaŭa albumo!
Notu ke la vinildisko inkluzivas kuponon por elŝuti bitan albumon.
i.d.c. en tiu albumo estas:
Éric Languillat: aŭtoro, komponisto, voĉo, gitaroj kaj sinteziloj*.
* krom “Urba naturo”, komponistoj: Éric Languillat/Simon Guilbaud, sinteziloj: Simon Guilbaud
Registrita* kaj miksita de Éric Languillat en Blanka Kastelo Studio (Offenbach ĉe Majno)
* krom “Urba naturo” registrita en Kottkott Studio (Berlino) kaj Blanka Kastelo Studio (Offenbach ĉe Majno)
Grafika prilaboro de la albumo: Éric Languillat.
4- Fulmerford
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :