
Albumo ref.: VKKD116
KD 11 titoloj – 37:07 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj
Signoj de viv' - i.d.c. (inicialoj dc) – Frankfurto ĉe Majno - (Germanio)
Memproduktita de i.d.c. © 2012
Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato: OGG , FLAC , aŭ Justa Elsendfluo. (ABONKLUBO)
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.
Post Urbano en 2010 kaj petolaĵo en angla popmuziko kun Jules Étienne en 2011 (–10°C), i.d.c. revenas kun Signoj de viv', dua albumo tute en esperanto, inspirita de moderna kaj melodia popmuziko.
Kiel en la antaŭaj albumoj, temas denove pri miksaĵo de gitaroj kaj elektronikaj sonoj kiuj formas dolĉan kaj subtilan juvelujon por variecaj tekstoj kun temoj kiuj gamas de antaŭenfuĝo (“La malpeza dormo”), tra amemaj animstatoj (“La grizeco”) kaj la perdo de kunulo (“Amikeco sen vizaĝ'”), ĝis oblikva okulumo al la esperanto-movado (“La fina venk'”).
Por kiuj jam konas i.d.c.., ni restas sur konata tereno de melankolia popumuziko kun sintezaj akcentoj, kaj la precizeca produkto devus kontentigi la jamajn ŝatantojn kaj venki novajn.
i.d.c. estas:
Eric Languillat: aŭtoro, komponisto, voĉo, gitaroj kaj sinteziloj
Registrita kaj miksita de Eric Languillat en hejma studio en Frankfurto ĉe Majno
Mastrigado : Sage Audio, Nashville, Usono
Grafika prilaboro de la albumo: Eric Languillat
2- Signoj de viv'
Albumo 11 titoloj MP3 - elŝutado de ZIP-dosiero MP3
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :