
Albumo ref.: VKKD103-039
KD ekstra 13 titoloj – 42:25 mn + 9 kromtrakaj mp3 titoloj el albumetoj OK kaj Propaganda + 13 instrumentaj MP3 por karaokeo + MPG muzikvideon
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj
Urbano - inicialoj dc – Frankfurto ĉe Majno (Germanio)
Kunproduktita de inicialoj dc/Vinilkosmo © 2010
KD-ALBUMO - 12,50€ sen AVI
PLENA ALBUMO MP3 - 10€
Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato: OGG , FLAC , aŭ Justa Elsendfluo (ABONKLUBO)
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.
Urbano respondas al la deziro de multaj ŝatantoj de ĉi tiu projekto havi plenan esperanto-albumon de inicialoj dc.
Surbaze de surscenejaj esperantoversioj de sia kantaro, la artisto registris – pecon post peco – novajn aranĝojn kaj tekstojn de kantoj el antaŭaj albumoj, por akompani ilin de novaj kantoj.
Oni do estas invitita al nova aventuro en konata mondo, kie melankoliaj melodioj transpasas tavolojn da sonondoj organikaj kaj elektronikaj.
Tiu KD entenas ankaŭ MP3-versiojn de la esperantaj kantoj el la albumoj OK kaj Propaganda, kaj tiel prezentas plenan bildon de la ĝisnuna esperantomuzika agado de inicialoj dc.
Krome, ĉar ĉi tiu projekto havas ankaŭ videan flankon, oni aldonis la videoklipon de la kanto “Berlino sen vi”. Notindas ankaŭ la kunlaboro kun DĴ Roĝer Borĝes por la kanto “Tatua papili’”, por kiu li faris la muzikon kaj la videon troveblan en la reto.
inicialoj dc estas :
Eric Languillat: aŭtoro, komponisto, voĉo, gitaroj kaj sinteziloj
Gastmuzikistoj en ĉi tiu albumo:
Roger Borges Grilo : muziko de la kanto Tatua papili'
Denis Ducasse : Samplaĵo el la titolo Little Pumpkin en La pigra viv'
Martin wiese : marsana voĉo en Ekstertera dolĉaĵ'
Registrita kaj miksita de Eric Languillat en hejma studio en Frankfurto ĉe Majno
Mastrigado : Alexis Bardinet - Globe Audio (Bordozo / Francio) en oktobro 2010
Fotoj : Irina Zikuschka
Grafika prilaboro de la libreto: Eric Languillat
1- Urbano
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :