KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Albumo ref.: VKKD129-064
albumo 12 titoloj – 48:14 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj
Bosniumas - Espo Despo – Kopenhago/Sarajevo (Danio/Bosnio)
Kunproduktita de Vinilkosmo / Espo Despo © 2016

KD-ALBUMO - 12,50€ sen AVI bouton caddie rouge

PLENA ALBUMO MP3 - 10 € bouton caddie rouge

 Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato: (fizika), OGG , FLAC , aŭ  Justa Elsendfluo  (ABONKLUBO).
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.

Apero de la Bita albumo la 15an de Junio 2016
Apero de la fizika KD albumo planita por la 1an de julio 2016



La albumo 'Bosniumas' estas la rezulto de granda amo kaj bona ekzemplo de sukcesa internacia kunlaboro. La albumo probable neniam okazus se en la jaro 2006, Amir Hadžiahmetović, gitaristo kaj kantisto de Espo Despo, ne renkontiĝus kun Branko Miljko, blinda esperantisto el Sarajevo. Eksciinte ke Amir faras muzikon, Branko fidis lin kun nombro da tradukoj de bosniaj sevdalinkoj al esperanto. Sevdalinkoj, ankaŭ konata kiel sevdah-muziko, estas tradicia ĝenro kaj plej populara formo de popolmuziko de Bosnio-Hercegovino. Kelkaj monatoj poste Branko bedaŭrinde forpasis, sed konscio pri la neceso uzi la tradukojn, kunigi ilin kun la jarcentoj-malnovaj melodioj, kaj samtempe doni al la kantoj freŝajn kaj modernajn aranĝojn, restis vivanta, kaj nur atendis la ĝustan momenton por realiĝo.

La plej granda merito por movi antaŭen en ĉi tiu entrepreno atribuindas al Karl Maybach, la basisto de la bando, kiu de la komenco plene subtenis la ideon fari albumon dediĉitan al la interpretoj de sevdalinkoj en esperanto. Tiel, la unuaj registraĵoj aperis en 2010, sed la aranĝado kaj registrado daŭris en la venontaj jaroj. La registraĵoj estis interesaj, sed ankoraŭ ne sufiĉe maturaj. Intertempe, al la bando aliĝis talenta drumistino Birte Knutzen, kiu donis aldonan potencon al la projekto. Subtenataj de ŝia intuicia sentemo kaj la bona sento de Karl por la balkana muziko kaj ritmoj, la ekzercoj kaj demo-registraĵoj intensiĝis.

Fine, komence de 2015, la tempo por realiĝo ŝajne venis, kaj la grupo faris lastajn preparojn por la registrado de la kantoj. La celo estis fari albumon kiu unuavice alportos sevdalinkojn pli proksimen al tutmonda aŭskultantaro, kaj due proksimigos la lingvon kaj kulturon de esperanto al la mondmuziko-ŝatantoj kiuj eble jam konas la sevdah. La defioj estis multaj: neregulaj ritmoj, postulaj melodiaj linioj, fandado de du iom ekzotikaj kaj malofte kombinitaj kulturoj. Por fari la koktelon eĉ pli interesan kaj pli 'mondmuzike' spicitan, la plano estis inviti kiel eble plej multe da gastmuzikistoj, kaj kantistoj kaj instrumentistoj, el diversaj mondopartoj. Multaj famaj kaj renomaj muzikistoj akceptis la defion, inter aliaj konataj esperanto-'muziksteluloj' kiel Helle Cleary (DK), Flávio Fonseca (BR), Alejandro Cossavella (AR), Patrik Austin (FI), kaj Guillaume Armide (FR). Gravan kontribuon al la sono de la albumo donis la muzikistoj majstroj de siaj instrumentoj, speciale Dino Pehilj (BA), kiu gastludis en sep kantoj, plie Thomas Petruso (US), Elisabeth Vik (NO), Ljubo Martinoski (RS), Kenan Tekin (TR), Édouard Galstian (AM), kaj Per Henriksen (DK).

En la komenco de 2016, post kiam la registrado kompletiĝis, la muziko estis sendita por miksado kaj produktado al fama sonteknikisto kaj muzik-produktanto Mustafa Čengić (MuČe), kiu vivas en Bolonjo (IT). Kun sia profunda scio pri sono, kreivaj aranĝo-solvoj, kaj ekvilibra miksaĵo, MuČe donis tutan novan dimension al la projekto, kaj signife kontribuis al la kvalito de la rezulto. Merito por la mastrigado kaj la fina son-prilaborado iras al Triboulet de Studio de la Trappe. Karl Maybach estis la ulo malantaŭ la kovrilo kaj grafikaj dezajnoj. Fine, granda laboro kun solvado de praktikaj aferoj estis farita de Floréal Martorell, la direktoro de eldonejo Vinilkosmo en Tuluzo (FR), la eldonejo kiu faras ankaŭ la merkatumadon kaj la distribuadon de la albumo.

Aparta interesaĵo de ĉi tiu produkto estas la ebleco aŭdi kiel la kantistoj kaj muzikistoj de kulture malproksimaj lokoj solvis la defion de interpretado en relative mallarĝa muzika spaco limigita per kadro de la bosnia sevdah. La albumo atingos sian celon se ĝi sukcesos kontentigi la estimatan aŭskultantaron. Espereble ĝi kreos tiom grandan intereson por la ĉi tie uzataj niĉo-ĝenroj, ke homoj decidos aŭdi aliajn legendajn kantistojn de sevdah, aŭ aŭskulti pli da esperanto-muziko. La celo same estos plenumita se homoj iĝas inspiritaj lerni pli pri Bosnio kaj Hercegovino, aŭ pri la esperanto-kulturo kaj la internacia lingvo por komunikado sur egala bazo.

Espo Despo en tiu ĉi albumo estas:
Birte Jona Røskvar Knutzen: drumo, perkutiloj
Karl Maybach: baso, trombono, kromvoĉoj
Amir Hadžiahmetović – AmoDeL'Iro: voĉoj, gitaroj

Gastmuzik-ant-ist-oj:
Dino Pehilj: gitaro en kantoj N-ro 1, 2, 3, 4, 5, 7 kaj 12 (DP)
Elisabeth Vik: voĉimprovizaĵo en 1 (EV)
Kenan Tekin: turka baglamo en 1 kaj 2 (KT)
Gijom’ Armide: voĉo en 10, piano en 1 kaj 10 (GA)
Alejandro Cossavella: voĉo en 2 (AC)
Flavio Fonseca: voĉo en 3, gitaro en 2 kaj 3 (FF)
Edouard Galstian: klarneto en 2 kaj 4 (EG)
Mustafa Čengić – MuČe: orgeno en 5 (MC)
Per Henriksen: sopransaksofono en 5 (PH)
Patrik Austin – Dolchamar: voĉo en 6 (PA)
Ljubo Martinoski: violono en 8 kaj 9 (LM)
Helle Eble Cleary: voĉo, transversa fluto kaj stanfajfilo en 11 (HEC)
Thomas Petruso: perkutiloj en 12 (TP)

Miksisto, soninĝeniero, muzikproduktisto: Mustafa-MuČe Čengić (Bolonjo / Italio)
Mastrigado: Triboulet - Studio de La Trappe / Vinilkosmo (Donneville / Francio)
Eldonisto kaj distribuado: Floréal Martorell kaj Vinilkosmo (Donneville / Francio)
Grafika dezajno de la libreto kaj kovrilo: Karl Maybach

Tradukantoj/adaptistoj (el bosna al esperanto):
Branko Miljko: tradukis tekstojn de kantoj N-ro 1, 2, 3, 4, 6, 8, 9, 10
Amir Hadžiahmetović: tradukis tekstojn de 7, 11, 12, ko-tradukis n-ro 5
Gosia Nitkowska Hadžiahmetović: ko-tradukis tekston de kanto 5

Lingvaj kontrolantoj:
Maria Majerczak: lingva konsulto
Jens S. Larsen: kontrolleganto
Rikardo Cash: kontrolleganto
Fotoj de Espo Despo: Per Henriksen (https://www.flickr.com/photos/perfakir)

2- Bosniumas

12,50 €
KD Albumo 12 titoloj - Aĉeto de la KD
10,00 €
10,00 €
12 titoloj OGG - elŝutado de ZIP-dosiero OGG
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP