Informletero de Vinilkosmo n-ro 43 - Majo 2018
Informletero de Vinilkosmo n-ro 43 - Majo 2018
Saluton kara muzikŝatanto! Jen du novaj eldonoj por vi!
La Kompanoj eldonas novan albumon!
La kompanio Duoble Unu, Esperanto Gironde, Vinilkosmo kaj la Kompanoj ĝojas anonci la realigadon de nova muzika albumo:
La Kompanoj kantas Brel en esperanto
(kanzono, folko)
Alklaku la bildon por atingi la albumon ĉe la retejo de Vinilkosmo kie vi povos ricevi pli da informoj kaj mendi la albumon je ajna formato.
-----------------
Reeldono de Muzikpluvo
Muzikpluvo estas origine kompaktdisko aperinta en 1996 kun kantoj plenumitaj de la esperantista senakompana kantgrupo Akordo el Nederlando. Por ĉi-tiu disko Akordo elektis ĉefe la mezepokajn kaj la folklorajn kantojn el sia repertuaro. La disko enhavas pli ol 20 kantojn el diversaj landoj kaj periodoj inkluzive de unu originale el Esperantujo!
Ĉiuj kantoj estas en esperanto, ofte kun traduko farita speciale por Akordo.
Tiu bita reeldono ebligos remalkovron al la publiko kaj al la korusŝatantoj de tiu malnova sed tre ĝuinda albumo.
Alklaku la bildon por atingi la albumon ĉe la retejo de Vinilkosmo kie vi povos ricevi pli da informoj kaj mendi la albumon je ajna bita formato.
----------------

Kio estas la abonklubo?
Estas maniero por vi subteni kreemon kaj produktadon da bona muziko en esperanto!
La abonklubo de Vinilkosmo ebligas aliron al la justa elsendfluo 1D touch: tio signifas por vi kapablon aŭskulti la tutan muzikkatalogon de Vinilkosmo (inkluzive de ĉiuj novaj eldonoj) dum unu jaro ĉe via retumilo!
Oni povas aboni la abonklubon ekde 10€ jare!
Por pli da informoj, alklaku la bildon.
----------
Dankon pro via atento kaj via subteno!
la tuta teamo de Vinilkosmo

Newsletter
Montru la korbon
x
Malplena korbo
Kategorioj
Serĉilo
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :