Informletero de Vinilkosmo n-ro 42 - Decembro 2017
Decembro 2017
Informletero de Vinilkosmo n-ro 42
pri aktuala esperanto-muziko
ENHAVO
- Plibonigoj: de la platformo Vinilkosmo-mp3.com
- Retrospektivo de la album-aperoj en 2017 en la katalogo de Vinilkosmo
- Novaĵoj pri la ABONKLUBO de Vinilkosmo kaj 1D tuŝ
- Eldonprojektoj de Vinilkosmo por 2018
- Diversaĵoj
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Saluton kara muzikŝatanto!
Jen la nova Informletero por informi vin pri la plej lastaj novaĵoj okazintaj ĉe VINILKOSMO kaj fari retrospektivon pri la gravaj muzikokazaĵoj de 2017.
Dum 2017 ni faris plibonigojn de nia platformo por pli facila uzado kaj akiro de esperanto-muziko.
Sekve ni prezentos retrospektive la novajn eldonojn de la jaro 2017, kun la bitformaj reeldonoj de la unuaj kompiloj, tio estas la vinila kompileto Amplifiki/La Rozmariaj Beboj, kaj Vinilkosmo-Kompil' Vol.1 & Vol.2, sed ankaŭ eldono de novaj albumoj de Vojaĝo kaj Krio de Morto kaj distribuado de la novaj albumoj de Jonny M kaj i.d.c.
Ni donas ankaŭ novaĵojn pri la ABONKLUBO kaj la justa elsendfluejo 1D tuŝ, kaj fine ni parolos pri la eldonprojektoj de 2018.
2017 finfine estis relative aktiva kun belaj muzikproduktoj kiuj, ni esperas, donos al vi ideojn por ekprepari viajn donacojn por la festoj de decembro.
Ni jam anticipe bondeziras al vi por la jarfinfestoj.
Dankegon pro via interesiĝo kaj subteno al la muzika agado de Vinilkosmo.
Plej muzikajn bondezirojn de la tuta Vinilkosmo-teamo.
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
- Plibonigoj de la muzika platformo www.vinilkosmomp3.com
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Dum la jaro 2017 sekve al la decidoj post la jarkunveno de EUROKKA/Vinilkosmo, la teamo laboris por disponigi ĉiujn KD-albumojn de la katalogo en la freŝrekonstruita elŝutejo. Pro la fakto ke nun tie ne nur estas diponeblaj bitaj albumoj sed ankaŭ fizikaj diskoj tial ni nomas ĝin “platformo”.
Kio novas?
Nun eblas trovi tuj ĉe la albumpaĝoj en la supra parto, alklakeble, ĉiujn disponeblajn formatojn fizikajn (kiam estas) kaj bitajn, kaj ligon ankaŭ al la justa elsendfluejo 1D tuŝ.
Alia grava aldono estas ke ni aldonis kroman pagmanieron pere de sekurigita sistemo por bankkartoj (SytemPay). Tio ĉi devus plifaciligi fari la aĉetojn en nia platformo, tiel nun eblos pagi jen pere de Paypal jen rekte pere de via bankkarto.
Ni invitas vin (re)viziti kaj esplori ĉiujn aktualajn eblojn de la muzika platformo Vinilkosmo-mp3.com
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
- Retrospektivo de la album-aperoj en 2017 en la katalogo de Vinilkosmo
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
La parto de la abonoj ricevitaj por la ABONKLUBO ĉi-jare, por la subteno al muzik-produktado, ebligis realigi kaj lanĉi novajn eldonojn kiuj aperis en 2017.
La unua de la jaro estas nur distribuado de la duobla KD de Jonny M, Kreaktiva (1-a KD kun muziko kaj 2-a KD kun datumoj) kiu aperis bitforme en januaro kaj fizike sur KD en februaro 2017.
En aprilo ankaŭ nur distribue unue ĉe la justa elsendfluejo 1D tuŝ kaj poste en oktobro bitforme kaj fizike (vinila longdaŭra disko) la albumo La Granda Aventuro de i.d.c.,
En julio 2017 estis reeldonitaj bitforme la unuaj kompiloj de Vinilkosmo, la vinila Kompileto Amplifiki/La Rozmariaj Beboj, kaj Vinilkosmo-Kompil' Vol.1 & Vol.2. La vinila kompileto estis unuafoje bitigita, kaj la duvoluma Vinilkosmo-Kompil' retrovas per tiu bita reeldono duan vivon.
En oktobro 2017 estis eldonita la duobla albumo de la tuluza mondĵaza bando Vojaĝo sub titolo Planedo nia (kun la 1-a KD en esperanto kaj la 2-a en la franca). Vojaĝo prezentas propran mondĵazan repertuaron kun koloroj bosaĵazaj kaj latinĵazaj, kiuj donas al tiu duobla albumo ion novan kaj freŝan al esperanto-muzik-kulturo.
Komence de decembro 2017 aperis la duobla albumeto Stranga – Sur la arbo, kiu kompilas en Volumo A novajn kantojn kaj en Volumo B malnovajn esperanto-kantojn de Krio de Morto remastrigitaj. Tiu duobla albumeto kunigas la plejparton de la esperanto-verkaro de la bando en stilo kiu iras de punko al hardkoro kaj elektroniko ĝis alternativa industria metalo.
Kronologiaj aperoj de januaro ĝis decembro 2017:
La 3-an de januaro 2017:
- La bita albumo Kreaktiva de la germana regea artisto Jonny M.
Aktuala regea muziko en esperanto
kaj
La 2an de februaro 2017:
- La fizika duobla KD-albumo Kreaktiva: (la 1-a KD kun muziko kaj la 2-a kun datumoj).
La bita kaj KD-albumo Kreaktiva disponeblas en la platformo de Vinilkosmo en plej diversaj formatoj ĉe:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/jonny-m-205/2-kreaktiva.html
- Artista paĝo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/jonny-m-205.html
«»«»«»
La 22ªn de julio 2017:
- Bita reeldono de la unua poduktaĵo de Vinilkosmo eldonita en majo 1990, la vinila kompileto Amplifiki/La Rozmariaj Beboj
Poproko kaj alternativa roko
La kompileto Amplifiki/La Rozmariaj Beboj disponeblas en diversaj formatoj ĉe:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kompiloj/1-kompileto-amplifiki-la-rozmariaj-beboj.html
«»«»«»
- Bita reeldono de Vinilkosmo-Kompil' Volumo 1 eldonita en 1995 (KD elĉerpita).
Diverstila kaj plurartista kompilo disponebla en diversaj bitaj formatoj en la rubriko Kompiloj ĉe:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kompiloj/2-vinilkosmo-kompil-volumo-1.html
«»«»«»
La 26an de julio 2017 :
- Bita reeldono de Vinilkosmo-Kompil’ Volumo 2 eldonita en 1996 (KD elĉerpita).
Diverstila kaj plurartista kompilo disponebla en diversaj bitaj formatoj en la rubriko Kompiloj ĉe:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kompiloj/3-vinilkosmo-kompil-volumo-2.html
Rubriko Kompiloj:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kompiloj.html
«»«»«»
La 13an de oktobro 2017:
- Laŭ distribuado la bita kaj fizika albumo La Granda Aventuro de l.d.c. (Frankfurto/Germanio)
Alternativa pop/elektropopo
Albumo La Granda Aventuro disponebla en diversaj bitaj formatoj kaj fizike sur vinila longdaŭra disko ĉe:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/inicialoj-dc-161/3-la-granda-aventuro.html
- Artista paĝo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/inicialoj-dc-161.html
«»«»«»
- La duobla albumo (Esperanto-Franca) Planedo nia de Vojaĝo (Tuluzo, Okcitanio-Francio)
Monda ĵazo / bosa ĵazo
Duobla albumo Planedo nia disponebla en diversaj bitaj formatoj kaj sur KD ĉe:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/vojaĝo-planedo-nia.html
- Artista paĝo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/vojaĝo.html
«»«»«»
La 4an de decembro 2017:
- La duobla bita albumeto Stranga – Sur la arbo de Krio de Morto (Pollando/Skotlando)
Alternativa industria metalo / punk-hardkoro
Duobla bita albumeto A Stranga – B Sur la arbo haveblaj ĉu kune ĉu dise ĉe:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/krio-de-morto/1-stranga-sur-la-arbo.html
- Artista paĝo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/krio-de-morto.html
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
- Novaĵoj pri la ABONKLUBO de Vinilkosmo kaj 1D tuŝ
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Por la jaro 2017 la VK-ABONKLUBO atingis centon da abonantoj, tio estas mapli ol ni antaŭvidis (ni esperis atingi la duoblon).
La stagnado de la rezultoj de la ABONKLUBO estas espereble nur portempa kaj abonantaro devus progresi en la venonta jaro se ĉiuj ekkonscias pri la bezono aboni kaj reaboni por la estonteco de la eldonejo, kiu bezonas vian subtenon por daŭrigi la eldonon de novaj albumoj en esperanto.
Ni invitas vin legi en nia blogo tre interesan statistikan artikolon kiun verkis por vi Cyrille, unu el la mastrumantoj de la areo de Vinilkosmo en la justa elsendfluejo 1D tuŝ.
Artikolo de Cyrille legebla ĉi tie:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/61-du-jaroj-de-uzado-de-1d-tus-jen-la-statistikoj.html
Estis kreita la apo “Divercities” (senpaga) por uzi 1D tuŝ per poŝtelefonoj Android kaj Ios. Ĝi disponeblas ĉe Playstore (alia apo ankaŭ pli kompleta ekzistas por Androido).
Subtena helpo pere de abonado al nia muzika katalogo estas ĝis nun la plej bona alternativo kiu garantios pluvivadon de la muzika agado de Vinilkosmo.
Kaj ankaŭ estas gravege aŭskulti niajn esperanto-artistojn ĉe 1D tuŝ, ĉar aŭskulti tie enspezigas 40-oble plimulte ol pere de aliaj elsendfluejoj, kaj tio ankaŭ estas gravega kaj subtena kaj por la artista kaj por la eldonejo.
Por la jaro 2018 ni celas atingi 200 abonantojn por antaŭvidi bonan progreson de la eldona laboro por la jaro kaj konservi la retejojn en bona funkciado.
Alia novaĵo estas ke la abono validas dum unu jaro de la dato ekde kiam estas registrita la abono, tio signifas ke ekzemple tiu kiu abonos la 1-an de februaro 2018 havos abonon validan ĝis la 1-a de februaro 2019.
Do jam de nun eblas aboni au reaboni al la ABONKLUBO por la jaro 2018 ĉi tie:
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/com-virtuemart-menu-mediafiles/vinilkosmo-abonklubo.html
Dankon pro via subteno al la muzika produktado kaj eldonado tra la ABONKLUBO!
La katalogo de Vinilkosmo ĉe la justa elsendfluejo 1D touch (tuŝ) ampleksiĝas por la plezuro de la aliĝantoj al la ABONKLUBO de Vinilkosmo per la novaj eldonoj, sed ankaŭ per reeldonoj de elstaraj malnovaj albumoj interkonsente kun la artistoj.
Disvastigu la informojn pri la ABONKLUBO kaj varbadu pri ĝi.
Ni antaŭdankas!
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
- Eldonprojektoj de Vinilkosmo por 2018
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Por la jaro 2018 Vinilkosmo prilaboras diversajn novajn projektojn por esperanto-muzik-albumoj.
- Ni lanĉis pojekton de eldono de dua volumo de Esperanto Subgrunde kun subgrundaj esperanto-muzikaĵoj malnovaj kaj novaj de bandoj el diversaj landoj. Vi legos pli en nia blogo en la venontaj monatoj.
- Estis relanĉita la projekto de Metala kompilo kun pli malferma spirito enkluzivigante pezan rokon, hardrokon, kaj diversajn formojn de metalo.
- Nova albumo de Ale Kosabela (Alejandro Cossavella el Argentino de la bandoj La porkoj kaj Strika tango) en kunlaboro kaj kontribuoj kun diversaj aliaj esperanto-artistoj.
- Albumprojekto de la franca kanzona grupo Soit dit en Passant (Preterdire) kun speciala muzikaranĝo de “La Espero”, kantoj de la bando tradukitaj kaj adaptitaj en esperanto kaj originala esperanto-kanto de esperanta aŭtoro. Por tiu kunprodukta projekto realigota kunlabore kun la Provenca Esperanto-Federacio kaj Vinilkosmo estos tre baldaŭ lanĉita antaŭmend-kampanjo.
- Albumprojekto registrita dum recítalo de Élisabeth de Mestral (Svislando) kiu kantas tesktojn adaptitajn de Dominique de Mestral el repertuaro de Poulenc, Fauré, Bizet, Offenbach, Messager, Debussy, Duparc, kaj Chabrier. “Amo kaj humuro en francaj melodioj”.
- Aliaj projektoj estas en preparo kaj pristudo (LPG, Martin & la Talpoj, Platano, Patrik Austin, reeldonoj, ktp.).
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
- Diversaĵoj
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Brazila kolekto
Ni invitas vin konsulti la retejon kreitan de Flávio Fonseca kiu disponigas tutan brazilan kolekton de brazilaj artistoj kun esperantigitaj tekstoj. Flávio entreprenis gigantan laboron.
Ni gratulegu lin!
http://brazilakolekto.blogspot.com
«»«»«»
Novaj videoj de la brazila metala bando BaRok-Projekto el la albumo Sovaĝa animo
- https://youtu.be/xokD4iQ7bxs
Kaj Taŭba kaj Kerana dum koncerto en Pirenópolis (Brazilo)
https://youtu.be/MFofPu8PV-o
- Artista paĝo: www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto.html
«»«»«»
Gajninto de la konkurso “Teo kaj Amo”
La kuba bando Amindaj estis premiita en la filmokonkurso “Teo kaj Amo” por “Plej Bona Originala Muziko”, kies premio estis senpaga partopreno en filmfestivalo en Ĉinio.
Jen la premiita muzika filmeto: https://youtu.be/xSyWUHRfx1s
Artista paĝo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/amindaj-191.html
«»«»«»
50-jara jubilea festo de Esperanto-Gironde kun Kajto
De la 2-a ĝis la 6-a de majo 2018 en Cenon (ĉe Bordozo)
La SATanoj kun siaj amikoj kaj Kajto kune jubileos en la Kastelo de la Diablo.
«»«»«»
“Postnuklea Rekviemo” de Jim Petit sukcesoplena
Finfine la projekto de albumo Postnuklea rekviemo de Jim Petit finplenumiĝis kaj vi povas legi amplekse pri la ĵus memeldonita albumo ĉe: http://www.jimpetit.com/010401
Artista paĝo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/jim-petit.html
«»«»«»
EUROKKA daŭre serĉas junulon malpli ol 30-jaraĝan, membron de TEJO, por reprezenti kiel komitatano A por la faka asocio EUROKKA ĉe TEJO.
La tri antauaj komitatanoj A estis David Émil Wickström (DEW), Alexandre Raymond (Alekĉjo), kaj Michal Matušov (KuboF).
Interesatoj sin proponu ĉe eurokka@esperanto.org
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Dankon pro via atento.
Plej muzikajn bondezirajn salutojn kaj bondezirojn por la nova jaro 2018 al ĉiuj legantoj!
Redaktita por vi de Floréal Martorell kun helpo de Rikardo Cash, Françoise Eriksen, kaj Melono.
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Ne hezitu krei ligon al ĉi tiu paĝo por disvastigi ĝin.

Newsletter
Montru la korbon
Kategorioj
Serĉilo
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :