Esperanto
Esperanto-Kantoj kaj muziko - MUZIKA PLATFORMO de VINILKOSMO
Bonvenon en nia muzika platformo, kara vizitanto!
Vinilkosmo estas sendependa eldonejo kiu produktas, eldonas, kaj distribuas ekskluzive esperanto-bandojn kaj artistojn en ĉiuj eblaj aktualaj muzikstiloj (roko, popo, folko, kanzono, tradicia, punko, hardkoro, mondmuziko, elektroniko, regeo, skao, hiphopo, ktp.). La artistoj venas el la tuta mondo.
Vi povas libere navigi en ĉi tiu retejo kaj konsulti la priskribon de la artistaj paĝoj kaj de la vendataj albumoj en plej diversaj formatoj (fizike: vinilaj diskoj kaj KDoj, kaj bite: por elŝutado de muziko en MP3, OGG, aŭ FLAC).
Por aĉeti:
- Aŭ vi aĉetas sen konto, kaj vi ricevos la elŝutligilon per via fakturo per retpoŝto. Ĉi tiun retpoŝtaĵon vi devos konservi por eblaj postaj elŝutoj (maksimumo 4 elŝutoj);
- aŭ vi ensalutu (se vi jam kreis konton dum antaŭa vizito),
- aŭ vi kreu konton (se vi ankoraŭ ne havas) por konservi viajn mend-informojn en nia retejo kaj aliri ilin post denova ensaluto.
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto,
la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.
Ni deziras al vi agrablan viziton de nia esperanto-muzika platformo!
Plej muzikajn salutojn
Floreal (Flo!)
Direktoro de Vinilkosmo
Kvalito :
La bitaj muzikdosieroj en nia retejo estas kongruaj kun ĉiuj tipoj de MP3-legiloj, Ipodoj, poŝtelefonoj, komputiloj PC, Mac, ktp. Enkodigoj laŭ formatoj MP3 (192 Kb/s, 256 Kb/s aŭ 320 kb/s ), OGG-Vorbis aŭ FLAC por la albumoj ne eldonitaj sur KD (senperda formato, proksima de KD-kvalito kaj la plej adaptita por tiu tipo de uzado).

VINILKOSMO / TIM
00- Vaganto (PLENA ALBUMETO) MP3 ZIP-dosiero
Vaganto (PLENA ALBUMETO) 6 titoloj MP3 albumeto - elŝutado de ZIP-dosiero MP3 Plena albumeto (vidu...
01- Ŝia reveno
TIM – Vaganto – VKBA025-077 01- Ŝia reveno Daŭro : 03:15 Ĝenro : Sendependa roko - Alternativa...
02- Ni
TIM – Vaganto – VKBA025-077 02- Ni Daŭro : 03:47 Ĝenro : Sendependa roko - Alternativa popo...
03- Vaganto
TIM – Vaganto – VKBA025-077 03- Vaganto Daŭro : 04:30 Ĝenro : Sendependa roko - Alternativa popo...
04- Ni ne estas ni
TIM – Vaganto – VKBA025-077 04- Ni ne estas ni Daŭro : 02:56 Ĝenro : Sendependa roko - Alternativa...
05- Sen antaŭjuĝoj
TIM – Vaganto – VKBA025-077 05- Sen antaŭjuĝoj Daŭro : 04:25 Ĝenro : Sendependa roko - Alternativa...
06- Alia tago
TIM – Vaganto – VKBA025-077 06- Alia tago Daŭro : 04:37 Ĝenro : Sendependa roko - Alternativa popo...
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :