Esperanto
Esperanto-Kantoj kaj muziko - MUZIKA PLATFORMO de VINILKOSMO
Bonvenon en nia muzika platformo, kara vizitanto!
Vinilkosmo estas sendependa eldonejo kiu produktas, eldonas, kaj distribuas ekskluzive esperanto-bandojn kaj artistojn en ĉiuj eblaj aktualaj muzikstiloj (roko, popo, folko, kanzono, tradicia, punko, hardkoro, mondmuziko, elektroniko, regeo, skao, hiphopo, ktp.). La artistoj venas el la tuta mondo.
Vi povas libere navigi en ĉi tiu retejo kaj konsulti la priskribon de la artistaj paĝoj kaj de la vendataj albumoj en plej diversaj formatoj (fizike: vinilaj diskoj kaj KDoj, kaj bite: por elŝutado de muziko en MP3, OGG, aŭ FLAC).
Por aĉeti:
- Aŭ vi aĉetas sen konto, kaj vi ricevos la elŝutligilon per via fakturo per retpoŝto. Ĉi tiun retpoŝtaĵon vi devos konservi por eblaj postaj elŝutoj (maksimumo 4 elŝutoj);
- aŭ vi ensalutu (se vi jam kreis konton dum antaŭa vizito),
- aŭ vi kreu konton (se vi ankoraŭ ne havas) por konservi viajn mend-informojn en nia retejo kaj aliri ilin post denova ensaluto.
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto,
la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.
Ni deziras al vi agrablan viziton de nia esperanto-muzika platformo!
Plej muzikajn salutojn
Floreal (Flo!)
Direktoro de Vinilkosmo
Kvalito :
La bitaj muzikdosieroj en nia retejo estas kongruaj kun ĉiuj tipoj de MP3-legiloj, Ipodoj, poŝtelefonoj, komputiloj PC, Mac, ktp. Enkodigoj laŭ formatoj MP3 (192 Kb/s, 256 Kb/s aŭ 320 kb/s ), OGG-Vorbis aŭ FLAC por la albumoj ne eldonitaj sur KD (senperda formato, proksima de KD-kvalito kaj la plej adaptita por tiu tipo de uzado).

Jonny M
06- Por mia patro
Jonny M – Kreaktiva – VKKD131 06- Por mia patro Daŭro : 03:10 Ĝenro : Regeo Formato : MP3 - 320...
07- Bonvenon
Jonny M – Kreaktiva – VKKD131 07- Bonvenon Daŭro : 03:19 Ĝenro : Regeo Formato : MP3 - 320 kb/s...
08- Al la Liberec‘
Jonny M – Kreaktiva – VKKD131 08- Al la Liberec‘ Daŭro : 03:55 Ĝenro : Regeo Formato : MP3 - 320...
09- Malaĉa
Jonny M – Kreaktiva – VKKD131 09- Malaĉa Daŭro : 02:47 Ĝenro : Regeo Formato : MP3 - 320 kb/s...
10- Mankas dormo
Jonny M – Kreaktiva – VKKD131 10- Mankas dormo Daŭro : 03:40 Ĝenro : Regeo Formato : MP3 - 320...
11- Pacigilo
Jonny M – Kreaktiva – VKKD131 11- Pacigilo Daŭro : 03:23 Ĝenro : Regeo Formato : MP3 - 320 kb/s...
12- Verduloj
Jonny M – Kreaktiva – VKKD131 12- Verduloj Daŭro : 04:13 Ĝenro : Regeo Formato : MP3 - 320 kb/s...
13- Malfacilaj decidoj
Jonny M – Kreaktiva – VKKD131 13- Malfacilaj decidoj Daŭro : 04:26 Ĝenro : Regeo Formato : MP3 -...
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :