KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Esperanto

Esperanto-Kantoj kaj muziko - MUZIKA PLATFORMO de VINILKOSMO

Bonvenon en nia muzika platformo, kara vizitanto!

Vinilkosmo
estas sendependa eldonejo kiu produktas, eldonas, kaj distribuas ekskluzive esperanto-bandojn kaj artistojn en ĉiuj eblaj aktualaj muzikstiloj (roko, popo, folko, kanzono, tradicia, punko, hardkoro, mondmuziko, elektroniko, regeo, skao, hiphopo, ktp.). La artistoj venas el la tuta mondo.

Vi povas libere navigi en ĉi tiu retejo kaj konsulti la priskribon de la artistaj paĝoj kaj de la vendataj albumoj en plej diversaj formatoj (fizike: vinilaj diskoj kaj KDoj, kaj bite: por elŝutado de muziko en MP3, OGG, aŭ FLAC).

Por aĉeti:
- Aŭ vi aĉetas sen konto, kaj vi ricevos la elŝutligilon per via fakturo per retpoŝto. Ĉi tiun retpoŝtaĵon vi devos konservi por eblaj postaj elŝutoj (maksimumo 4 elŝutoj);
- aŭ vi ensalutu (se vi jam kreis konton dum antaŭa vizito),

- aŭ vi kreu konton (se vi ankoraŭ ne havas) por konservi viajn mend-informojn en nia retejo kaj aliri ilin post denova ensaluto.

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto,
la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

Ni deziras al vi agrablan viziton de nia esperanto-muzika platformo!
Plej muzikajn salutojn

Floreal (Flo!)
Direktoro de Vinilkosmo

Kvalito :
La bitaj muzikdosieroj en nia retejo estas kongruaj kun ĉiuj tipoj de MP3-legiloj, Ipodoj, poŝtelefonoj, komputiloj PC, Mac, ktp. Enkodigoj laŭ formatoj MP3 (192 Kb/s, 256 Kb/s aŭ 320 kb/s ), OGG-VorbisFLAC por la albumoj ne eldonitaj sur KD (senperda formato, proksima de KD-kvalito kaj la plej adaptita por tiu tipo de uzado).

Windrose Music

07- Estu vi, tute vi

Kajto – Sen timo – VKBA044 07- Estu vi, tute vi Daŭro : 02:53 Ĝenro : Kanzono - Pop-folko Formato...

1,00 €

06- Sonĝo-monde

Kajto – Sen timo – VKBA044 06- Sonĝo-monde Daŭro : 02:59 Ĝenro : Kanzono - Pop-folko Formato : MP3...

1,00 €

05- Lasta kiso

Kajto – Sen timo – VKBA044 05- Lasta kiso Daŭro : 02:51 Ĝenro : Kanzono - Pop-folko Formato : MP3...

1,00 €

04- Unu rivero

Kajto – Sen timo – VKBA044 04- Unu rivero Daŭro : 02:54 Ĝenro : Kanzono - Pop-folko Formato : MP3...

1,00 €

03- Frateco

Kajto – Sen timo – VKBA044 03- Frateco Daŭro : 02:56 Ĝenro : Kanzono - Pop-folko Formato : MP3 -...

1,00 €

02- Bela revo

Kajto – Sen timo – VKBA044 02- Bela revo Daŭro : 03:33 Ĝenro : Kanzono - Pop-folko Formato : MP3 -...

1,00 €

01- Jen la invito

Kajto – Sen timo – VKBA044 01- Jen la invito Daŭro : 02:04 Ĝenro : Kanzono - Pop-folko Formato :...

1,00 €

00- Sen timo (PLENA ALBUMO) MP3 ZIP-dosiero

Sen timo (PLENA ALBUMO) 15 titoloj MP3 - elŝutado de ZIP-dosiero MP3 Plena albumo (vidu la...

10,00 €

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP