Esperanto
Esperanto-Kantoj kaj muziko - MUZIKA PLATFORMO de VINILKOSMO
Bonvenon en nia muzika platformo, kara vizitanto!
Vinilkosmo estas sendependa eldonejo kiu produktas, eldonas, kaj distribuas ekskluzive esperanto-bandojn kaj artistojn en ĉiuj eblaj aktualaj muzikstiloj (roko, popo, folko, kanzono, tradicia, punko, hardkoro, mondmuziko, elektroniko, regeo, skao, hiphopo, ktp.). La artistoj venas el la tuta mondo.
Vi povas libere navigi en ĉi tiu retejo kaj konsulti la priskribon de la artistaj paĝoj kaj de la vendataj albumoj en plej diversaj formatoj (fizike: vinilaj diskoj kaj KDoj, kaj bite: por elŝutado de muziko en MP3, OGG, aŭ FLAC).
Por aĉeti:
- Aŭ vi aĉetas sen konto, kaj vi ricevos la elŝutligilon per via fakturo per retpoŝto. Ĉi tiun retpoŝtaĵon vi devos konservi por eblaj postaj elŝutoj (maksimumo 4 elŝutoj);
- aŭ vi ensalutu (se vi jam kreis konton dum antaŭa vizito),
- aŭ vi kreu konton (se vi ankoraŭ ne havas) por konservi viajn mend-informojn en nia retejo kaj aliri ilin post denova ensaluto.
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto,
la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.
Ni deziras al vi agrablan viziton de nia esperanto-muzika platformo!
Plej muzikajn salutojn
Floreal (Flo!)
Direktoro de Vinilkosmo
Kvalito :
La bitaj muzikdosieroj en nia retejo estas kongruaj kun ĉiuj tipoj de MP3-legiloj, Ipodoj, poŝtelefonoj, komputiloj PC, Mac, ktp. Enkodigoj laŭ formatoj MP3 (192 Kb/s, 256 Kb/s aŭ 320 kb/s ), OGG-Vorbis aŭ FLAC por la albumoj ne eldonitaj sur KD (senperda formato, proksima de KD-kvalito kaj la plej adaptita por tiu tipo de uzado).

VINILKOSMO
09- La du hundoj
Ale kaj Vojaĝo – Tro – VKVA020-074 09- La du hundoj Daŭro : 02:49 Ĝenro : popo - roko Formato :...
09- La produkto
Krio De Morto – ESPERANTO SUBGRUNDE 2 – VKKD135-083A 09- La produkto Daŭro: 03:49 Ĝenro: punko -...
09- Peto
Amindaj – Amas vin – VKVA011-060 09- Peto Daŭro : 05:07 Ĝenro : salso - mondmuziko Formato : MP3 -...
09- Postsomero (super la pontoj)
Martin & la talpoj – Superbazaro – VKKD125-059 09- Postsomero (super la pontoj) Daŭro : 03:05...
09- Stranga vetero
Vojaĝo – Intergalaksia – VKBA035-086 09- Stranga vetero Daŭro : 04:12 Ĝenro : Mondĵazo - Novurba...
09- Sub la fenestro de la reĝo (Dejós la finèstra del rei)
JoMo – jOmO okcitanas – VKKD128-063 09- Sub la fenestro de la reĝo (Dejós la finèstra del rei)...
1- Videosesio - jOmO slavumas - VKKD082
Videosesio - jOmO slavumas - VKKD082 Daŭro : 4:04 Ĝenro : Peza roko Formato : MPEG Video Kvalito :...
10 - -IF-
Dolchamar – -IF- – VKKD102-038 Daŭro : 05:17 Ĝenro : pop-roko Formato : MP3 - 320 kb/s...
10 - Am iris for
ESPERANTO DESPERADO BroKANTAĴOJ VKKD034-016 Daŭro : 3:03 Ĝenro : Pop Roko Mondmuziko Formato :...
10 - Danko al Zamenhof
AFRIKA KOMPILO – Vigla Muziko – VKKD100-036AB Daŭro : 04:41 Ĝenro : Afrika aktuala Muziko Formato...
10 - En la IJoKo
JoMo Friponas ! VKKD044-017 Daŭro : 3:55 Ĝenro : Poproko Mondmuziko Formato : MP3 - 192 kbitoj/s...
10 - En vi estas ŝik'
Eterne Rima – Samideano – VKKD101-037 Daŭro : 04:08 Ĝenro : Hiphopo - Krunko - Arenbio Formato :...
10 - Homoj kiel mi
MARTIN & La Talpoj - Pli ol nenio – VKKD087-028 Daŭro : 3:21 Ĝenro : Poproko Formato : MP3 - 192...
10 - Kio gravas
Eterne Rima – Kio gravas – VKKD111-044 Daŭro : 03:21 Ĝenro : Hiphopo Formato : MP3 - 320 kb/s...
10 - Klakiĝas- HHK2 - Dolchamar
"HHK2" - Dolchamar – Klakiĝas – VKKD106-041 Daŭro : 04:23 Ĝenro : Hiphopo Formato : MP3 - 320 kb/s...
10 - Konsilo por la vivo
"Elektronika kompilo" - DĴ Kunar – Konsilo por la vivo – VKKD053-020 Daŭro : 04:31 Ĝenro :...
10 - Kr3yza festema injo
DOLCHAMAR – Rebela sono – VKKD075-025 Daŭro : 4:00 Ĝenro : Rok popo elektronik Formato : MP3 - 192...
10 - La ĉevaleto
Jacques YVART Invito por vojaĝo VKKD090-030 Daŭro : 2:30 Ĝenro : Kanzono Formato : MP3 - 192...
10 - La kaliko sankta (Coupo santo)
Patric – Okcitanio – VKKD113-045 Daŭro : 02:48 Ĝenro : Kanzono - Mondmuziko Formato : MP3 - 320...
10 - La lasta kanto
KAJTO Masko VKKD024-010 Daŭro : 2:08 Ĝenro : Tradicia - Popolmuziko Formato : MP3 - 192...
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :