Esperanto
Esperanto-Kantoj kaj muziko - MUZIKA PLATFORMO de VINILKOSMO
Bonvenon en nia muzika platformo, kara vizitanto!
Vinilkosmo estas sendependa eldonejo kiu produktas, eldonas, kaj distribuas ekskluzive esperanto-bandojn kaj artistojn en ĉiuj eblaj aktualaj muzikstiloj (roko, popo, folko, kanzono, tradicia, punko, hardkoro, mondmuziko, elektroniko, regeo, skao, hiphopo, ktp.). La artistoj venas el la tuta mondo.
Vi povas libere navigi en ĉi tiu retejo kaj konsulti la priskribon de la artistaj paĝoj kaj de la vendataj albumoj en plej diversaj formatoj (fizike: vinilaj diskoj kaj KDoj, kaj bite: por elŝutado de muziko en MP3, OGG, aŭ FLAC).
Por aĉeti:
- Aŭ vi aĉetas sen konto, kaj vi ricevos la elŝutligilon per via fakturo per retpoŝto. Ĉi tiun retpoŝtaĵon vi devos konservi por eblaj postaj elŝutoj (maksimumo 4 elŝutoj);
- aŭ vi ensalutu (se vi jam kreis konton dum antaŭa vizito),
- aŭ vi kreu konton (se vi ankoraŭ ne havas) por konservi viajn mend-informojn en nia retejo kaj aliri ilin post denova ensaluto.
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto,
la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.
Ni deziras al vi agrablan viziton de nia esperanto-muzika platformo!
Plej muzikajn salutojn
Floreal (Flo!)
Direktoro de Vinilkosmo
Kvalito :
La bitaj muzikdosieroj en nia retejo estas kongruaj kun ĉiuj tipoj de MP3-legiloj, Ipodoj, poŝtelefonoj, komputiloj PC, Mac, ktp. Enkodigoj laŭ formatoj MP3 (192 Kb/s, 256 Kb/s aŭ 320 kb/s ), OGG-Vorbis aŭ FLAC por la albumoj ne eldonitaj sur KD (senperda formato, proksima de KD-kvalito kaj la plej adaptita por tiu tipo de uzado).

VINILKOSMO
22- La verda flago
Jan Ali Sin – ESPERANTO SUBGRUNDE 2 – VKKD135-083B 22- La verda flago Daŭro: 02:42 Ĝenro: punko -...
21- Hiroŝimo
Rezistanco – ESPERANTO SUBGRUNDE 2 – VKKD135-083B 21- Hiroŝimo Daŭro: 01:18 Ĝenro: punko - punk...
20- Atomo ne povas esti paca
Rezistanco – ESPERANTO SUBGRUNDE 2 – VKKD135-083B 20- Atomo ne povas esti paca Daŭro: 00:58 Ĝenro:...
19- Ne dormu
Krio de Morto – ESPERANTO SUBGRUNDE 2 – VKKD135-083B 19- Ne dormu Daŭro: 03:47 Ĝenro: punko - punk...
18- Libertestikoj
La Bleka Forfikulo kaj siaj Orelboristoj – ESPERANTO SUBGRUNDE 2 – VKKD135-083B 18- Libertestikoj...
17- Sorĉistina malkantaĉo
La Bleka Forfikulo kaj siaj Orelboristoj – ESPERANTO SUBGRUNDE 2 – VKKD135-083B 17- Sorĉistina...
16- Vi endas forfiki
Piĉismo – ESPERANTO SUBGRUNDE 2 – VKKD135-083B 16- Vi endas forfiki Daŭro: 01:40 Ĝenro: punko -...
15- Kontraŭ
Piĉismo – ESPERANTO SUBGRUNDE 2 – VKKD135-083B 15- Kontraŭ Daŭro: 02:24 Ĝenro: punko - punk roko -...
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :