KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Unuopaĵo ref.: VKBA031
Bita unuopaĵo, 3 titoloj : 06:18 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC kaj Justa elsendfluo (ABONKLUBO)

La Espero sambas - Rafael Milhomem – Catalão (Goias, Brazilo)

kunproduktado Rafael Milhomem/ Muniz/Vinilkosmo © 2021

PLENA UNUOPAĴO MP3 - 3 €uroj bouton caddie rouge

 Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG, FLAC , aŭ  Justa Elsendfluo (ABONKLUBO).
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.


Oficiala apero de la unuopaĵo la 13an de aŭgusto 2021

 

Ne estas la unua fojo, ke Rafael Milhomem registras la esperantan himnon “La Espero” de la majstro Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj Félicien Menu de Ménil. Li jam registris ĝin en sia albumo Flugantaj Melodioj. Li registris laŭ marŝa ritmo. La ideo registri ĉi tiun novan version venis de lia amikino Maria Aparecida da Silva de la Instituto Bona Volo. Ŝi petis lin pensi “pri interesa interpretado, t.e. ia muzikaĵo kiu entute plaĉus al la verdaj koroj ĉiuaĝaj”. Rafael tuj imagis la plej brazilan ritmon, la sambon. Do li pensis kontribui per kavakinjo, muzikilo kiu estas la simbolo de tiu muzika genro. Sed kiel esperanto apartenas egale al ĉiuj popoloj, li decidis kontribui donante sian brazilan akĉenton al ĉi tiu grava muzikaĵo de la esperanta repertuaro. En tiu okazo li preparis la instrumentan version por kavakinjo. Poste trafis lin ankaŭ la ideo enmeti voĉon kaj ankaŭ fari karaokean version por ke ĉiuj povos kanti!

Pri la titolo, li unue pensis pri la formala “Himno de esperanto en ritmo de sambo”, sed lia amiko Floréal Martorell genie sugestis la titolon “La Espero sambas”. Rafael entute kaj tuj konsentis.
Por helpi lin en la registrado, li alvokis sian amikon Muniz de la bando BaRok-Projekto por ludi gitaron, kaj lia sangofrato kaj lerta muzikisto João Fernandes por ludi la sepkordan gitaron. Por kompletigi la teamon, li alvokis sian amikon, jam konatan en Esperantujo, Flávio Fonseca, de la Brazila Kolekto, kiu valore kontribuis per sia voĉo.

En ĉi tiu unuopaĵo estas:
Rafael Milhomem: kavakinjo (ritmo kaj melodio), perkutiloj kaj aranĝoj
Flávio Fonseca: voĉo
Muniz: gitaro kaj perkutiloj
João Fernandes : sepkorda gitaro

Miksado kaj mastrigado: Muniz
Produktado: Milhomem/Muniz

Kovrilbildo: Milhomusic Produções


3- La Espero sambas

3,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP