KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Albumo ref.: VKKD126-AB
KD 13 titoloj – 45:00 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj

Emocioj - Damjanov kaj Rabu – Bulgario / kanado

Poduktita de Wally G. du Temple © 2014

PLENA ALBUMO MP3 - 10€   bouton caddie rouge

Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGGJusta Elsendfluo. (ABONKLUBO)
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.



Jen estas kompilaĵo de kantoj en esperanto ĉerpitaj el du vinildiskoj kaj kasedoj, elĉerpitaj de pli ol du jardekoj, kiuj nepre vekos memorojn por iuj kaj rakontos grandan historion por aliaj.

Estas dank’ al la iniciato de la kanada produktanto Wally G. du Temple kaj lia kunlaboro kun Joëlle Rabu, memlerninta kantistino dotita de escepta voĉo, ke ni povas havi tion kio estas antaŭ ĉio omaĝo al Veselin Damjanov, sed ne nur.

La granda parto de ĉi tiu kompilaĵo estas dediĉita al li, kun pecoj kantitaj en esperanto, registritaj dum turneo en Kanado organizita de Wally en la 80-aj jaroj. Bitigitaj, remastrigitaj, kaj disponeblaj por ĉiuj en formato kies longdaŭrecon Veselin Damjanov certe amintus!

La dua parto de la albumo, apartigita de la unua per du instumentaĵoj de Tom Neville kaj Charlie Knowles, havas du unikajn versiojn de Édith Piaf kantitajn en esperanto, eltiritajn de la vinildisko de Joëlle Rabu, “Passport”. Ĉi tiu albumo datiĝas de la renkontiĝo de Joëlle Rabu kaj Veselin Damjanov, kiu konvinkis Joëlle adopti esperanton por elradiigi sian belegan voĉon trans limojn. Estas ankaŭ per plurlingva kanto de Joëlle Rabu, titolita “Esperanto”, ke la albumo finiĝas.

En la KD-versio estas ankaŭ inkluzivitaj dokumentoj en PDF-formato prezentante la artistojn kaj la kantotekstojn, kaj MP4-video filmita en televida studio montranta Veselin Damjanov kanti du kantojn kun la infanoj de Wally G. du Temple, esperantistoj jam de tre juna aĝo!

Krom la porcio de esperanta kantmuzika historio kiu materiiĝas en ĉi tiu verko, ĉi tiu albumo kaptas la amikecon kiu ofte ekestas kiam kulturaj baroj falas samtempe kun lingvaj limoj.

Jen kolektindaĵo!

Damjanov kaj Rabu en ĉi tiu albumo estas:
Part. A
-Veselin Damjanov: voĉo
-Bruce Jhonston: Piano

Part. B
Interludoj:
-Tom Neville: aranĝoj, gitaro, mandolino kaj violono
-Robert Neville: irlanda fluto
-Charlie Knowles: Baso, "Fretless trombono"
-Ron Stelting: perkutinstrumentoj
-Jack Stafford: clarneto

-Joëlle Rabu: voĉo
-J. Douglas Dodd: aranĝoj, akordiono, gitaro, sintezilo
-Claude Piron : Esperanto tradukado (Edith Piaf, J. Rabu)
-Charlie Knowles: baso , violonĉelo, gitaro, harmoniaj voĉoj
-Tom Neville: violono, gitaro, banĝo
-Reg Block: gitaro

Por la kanto "Esperanto"
-Bruce Rodney Dunn : dirigento de la Canada okcidenta chambra Orkestro
-Marl koening : Koncertmajstro
-Robert MacDonald: clarneto
-Elizabeth McBurney: flute
-Bruce Dunn: korno
-Brian G'Froerer: korno
-Gordon Cherry: trombono
-Douglas Sparkes: trombono
-Reg Block: gitaro
-Sal Ferreras: timbalo, perkutinstrumentoj
-Scott Robertson: tamburo
-Robert Lang: dirigento de la Vankuvera Infankoruso

Registrita en la studio Goldrush Recording Company en Vankuvero (Kanado) en 1984
Soninĝenieroj: Simon Garber, Charlie Knowkles kaj Phil Posner
Bitigita kaj mastrigita de: Simon Garber kaj Charlie Knowkles en 2013

Koncepto kaj realigado de la kovrilo kaj KD-libreto: Mark Dowding - Windgod Media Services

1- Emocioj

10,00 €
10,00 €
Plena albumo 13 titoloj ogg - elŝutado de ZIP-dosiero OGG
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP