KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Progresiva muziko

Rêverie - Milano - Italio

La unua duobla albumo de progresiva muziko en esperanto Revado de Rêverie aperis en julio 2011
 

 


La itala profesia muzikgrupo Rêverie estis fondita en 1996 de la milana muzikverkisto kaj gitaristo Valerio Vado.

La bando celas realigi modernan muzikon ĉerpante inspiron el la radikoj de la muzik-tradicioj itala (renesanca kaj baroka), eŭropa kaj mediteranea, kaj prilaborante ĉi tiujn elementojn per nuntempa sentokapablo. Rezultiĝas fajna kunfandiĝo de tradiciaj kaj elektronikaj sonorecoj, atingante sonon kiun oni povas difini kiel ‘etno-progresivan’.
Rêverie arte eksperimentadas uzante plurajn lingvojn por siaj kantoj, inter kiuj estas esperanto, la friula (grava regiona lingvo de nord-orienta Italio), la renesanca angla de Shakespeare, kaj kompreneble la itala lingvo.
La grupo ekkoncertis en 1999 kiel sesopo, kaj poste ĝi koncertadis en la nord-italaj regionoj Lombardio, Ligurio, Piemonto, Venetio kaj Friulo, per bandkonsistoj de du ĝis sep anoj.
En 2011 Rêverie havas varbkoncertojn plurfoje en Esperantujo (interalie: IJF de Pornassio, Italio; IKE de Torino, Italio; FESTO en la kastelo Greziljono, Francio; UK de Kopenhago, Danio), por prezenti sian novan duoblan KDon esperantan/italan Revado.
La bando akiris certan famon en la progresiva muzikmedio dank’al pozitivaj recenzoj en Italio kaj eksterlande. Pluraj kantoj estas dissendataj fare de diversaj radiostacioj italaj kaj eksterlandaj.

Diskografio
Rêverie ĝis nun eldonis kvin KDojn :
Demo 1998
Demo 2002
2004
Shakespeare, la donna, il sogno
Revado, la duobla KD esperanto/itala

Nuntempe, la kompleta bando konsistas el:
Fanny Fortunati: solista voĉo, perkutinstrumentoj
Fulvia Borini: transversa fluto, mandolino
Alberto Sozzi: blovinstrumentoj, klavinstrumentoj, banĝo, gitaroj, perkutinstrumentoj
Valerio Vado: gitaroj, klavinstrumentoj, mandolino, voĉo
Daniele Defranchis: gitaroj

Malkovru tuj ilian duoblan albumon Revado !


Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.

 

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP