KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Folko - Tradicia - Kanzono

Maragan' - Dordonjo (Okcitanio)

Maragan’ (en la okcitana maragane) estas loka varianto de okcitana vorto baragane por sovaĝa poreo.

Venante de malsamaj regionoj kaj muzikaj mondoj, la muzikistoj renkontiĝis iom post iom. La grupo naskiĝis en februaro 2011, okaze de balo, kaj decidis daŭrigi la aventuron. Ĝia repertuaro koncernas dancmuzikojn el okcidenta Eŭropo, sed ne nur. Nun ŝajnas ke la grupo havas propran identecon.

Maragan’ ludas ĉefe tradiciajn dancmuzikojn, inkluzive de komponaĵoj, ĉefe en la franca kaj la okcitana. Ĝi ankaŭ prelegas pri historio de tradiciaj muzikoj, intervenas en lernejoj, instruas dancojn per vivanta muziko, ktp.

En 2013, Maragan’ muzikis en la okcitana por kongreso de esperantistaj fervojistoj en bordoza regiono. Tiu koncerto estis por la grupo unua vera kontakto kun la esperantista mondo.
Kelkajn semajnojn poste, la organizantoj de OSIEK-seminario en St.-Amand-Montrond (Francio), invitis Maragan’ eksperimenti per muzikprogramo en esperanto. La propono estis vera defio. En daŭro de tri monatoj, Maragan’ komponis, verkis, foje aranĝis iamajn komponaĵojn, uzante nur siajn kutimajn instrumentojn. Foje rezultis surprizoj, kaj por la tekstoj, kaj por la muziko.

Tiel unuafoje Maragan’ muzikis en esperanto. La sperto estis sufiĉe agrabla por pludaŭrigi la projekton, kaj pensi pri ellaborado de diskoen esperanto, ne nepre danciga, por esplori aliajn stilojn

Maragan’ konsistas nun el:
- Jean Bourlier (akordiono, tirharmoniko, perkutiloj)
- Mary Pidoux (violono, perkutiloj)
- Dominique Delrieu (kontrabaso, gitaro, irlanda tamburo)
- Marie-Helene Desert (kantado, vjelo, mandolino, bekfluto, ktp.)
- Chantal Bouillet (dancinstruado)


Malkovru tuj la unuan albumon "Kiu semas venton..." aperinta la 4an de aŭgusto 2014.


Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP