KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Albumo ref.: VKKD133-070
Albumo 13 titoloj - 46:26 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG -FLAC kaj KD formatoj
La Kompanoj kantas Brel en esperanto - La Kompanoj – Akvitanio, Luarlandoj, Okcitanio (Francio)
Kunproduktita de La Kompanoj, La Kompanio Duoble Unu, Vinilkosmo © 2018

KD-ALBUMO - 12,50 € Sen AVI bouton caddie rouge

PLENA ALBUMO MP3 - 10 € bouton caddie rouge

 Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:  OGG, FLAC , aŭ  Justa Elsendfluo 1D tuŝ (ABONKLUBO).
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.


Apero de la Bita albumo kaj de la KD la 22an de marto 2018



La Kompanoj kantas Brel en esperanto, dua albumo de La Kompanoj, estas la unua esp-lingva muzikalbumo kun kantoj de Jacques Brel.

Jacques Brel, mondfama franclingva poeto kaj kantisto, havas nun muzikalbumon en esperanto, kvardek jarojn post sia forpaso.
Kun FaMo (voĉo kaj akordiono), Bernard Legeay (suzafono), kaj Pjer Buvje (voĉo, banĝo, gitaro), plus kelkaj aliaj Kompanoj.
La albumoproduktado estis prizorgita de La Kompanio Duoble Unu, (administrantino Franswaz Rochette, studioreĝisoro Patrik Delabi).
En la tradukoj, la stilo, la ritmo kaj la envortiĝo de la originaj tekstoj estis respektitaj sen neglekti la muzikecon de la esperanta lingvo. La muzikaj aranĝoj elvokas la spiriton de la originaj diskoj.

Iom pri Jacques Brel
Li naskiĝis en 1929 en burĝa belga familio. Juna, li laboris en la familia kartonfabriko. Tiam li ekverkis, kaj interpretis siajn unuajn kantojn sin akompanante per gitaro. En 1953 li translokiĝis al Parizo kun la celo renkonti profesiulojn de la kantomedio. Post malfacila komenco, lia sukceso iom post iom kreskis. De 1957 ĝis 1966 li estis je la supro de sia famo, koncertante ĝis po 300 fojoj jare, ĉefe en Eŭropo, sed ankaŭ sur aliaj kontinentoj, ankaŭ en Usono en la fama spektaklejo Carnegie Hall. En 1966, je la zenito de sia sukceso, li mem decidis haltigi sian karieron kaj adiaŭis sian publikon. Poste li verkis kaj surbendigis kelkajn kromajn kantojn, adaptis usonan muzikan teatraĵon pri la vivo de Don Kiĥoto, "The man of the mancha" ("La viro de la Mancha"), aktoris, produktis, kaj reĝisoris du kinofilmojn,. En 1974 li studis marnavigadon, aĉetis velŝipon, kaj vojaĝis ĝis insuleto meze de Pacifika Oceano, kie li vivis ĝis 1978.

Pri la kantoj de Brel
Brel verkis pli ol ducent kantojn, inter kiuj pluraj dekoj estas daŭre konataj de la plimulto de la francparolantoj kaj plukantataj de diversaj nunaj artistoj. Liaj tekstoj estis verkitaj en altnivela franca lingvo, kritikantaj la hipokritecon de lia epoko en "Ĉi ular'" (Ces gens-là), "La flandrinoj" (Les Flamandes); amuziĝantaj pri diverstipaj samtempanoj en "La bombonoj" (Les bonbons), "La rempar' de Varsovi'" (Les remparts de Varsovie), "Ek! Sekvant'" (Au suivant); poete priskribantaj sian Belgion en "La plata land'" (Le plat pays); la maljunecon en "La olduloj" (Les vieux); kaj valorigantaj universalan amon en "Kiam restas am' nur" (Quand on n'a que l'amour). Du el liaj plej mondfamaj kantoj estas verŝajne "Ne forlasu min" (Ne me quitte pas), kantita franclingve de Nina Simone aŭ anglalingve de Madonna, inter aliaj, kaj "Amsterdam", kantita de David Bowie kaj ceteraj. Brel en esperanto enhavas ankaŭ kantojn el liaj unuaj verkojaroj: "Sur la placo" (Sur la place), "La diablo" (Le diable), "Rigardu nepre ni"  (Il nous faut regarder). Entute dek tri kantoj.

La Kompanoj en ĉi tiu albumo estas:
- FaMo (Fabrice Morandeau): kanto, akordiono, projektomotoro
- Pjer Tel Buvje (Pierre Bouvier): kanto, gitaro, banĝo
- Bernard Legeay: suzafono, enkonduka voĉo (8)

Gastmuzikistoj:
- Fred Galland: drumo (3, 10, 12)
- Gérard Bouvarel: saksofono (3, 12)
- Serge-Éric Gasnier: gitaro (2)
- Lionel Malric: piano (6)
- Patrik Delaby: tamburo, orgeno (8), gitareto (10), horloĝo (11)

Tradukistoj:
Pjer Tel Bouvier, Bernard Legeay, FaMo, Janine Dumoulin, Jo-Petro Danvy, Marcelo Redoulez, Georges Lagrange, Michel Duc Goninaz, Silvjo Barrier, Serge Sire, Vito Markovo, Greziljono laborgrupo, Brian Moon.

Tekstokontrolado kaj enpaĝigo:   Franswaz Rochette kaj Muriel Lefort.

Projektadministrado, sonstudio, kaj magistrado: Kompanio Duoble Unu (Compagnie Double Un), Crest, Francio, www.doubleun.com.
Sonteknikisto kaj arta konsilanto: Patrik Delabi.

Administrado kaj komunikado: Françoise Rochette.
Koncepto de la kovrilo: Françoise Rochette, laŭ desegno de Pjer Tel Buvje.
Grafikaĵoj kaj enpaĝigo de la libreto: Françoise Rochette.
Fotoj: Muriel Lefort kaj Nadine Lemoine.


2- La Kompanoj kantas Brel en esperanto

12,50 €
KD Albumo 13 titoloj - Aĉeto de la KD
10,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP