KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Albumo ref.: VKBA043-088
Bita albumo 13 titoloj - 41:45 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj

Ludu kaj kantu - Klarisa – Castel Viscardo (TR, Italio)

Albumo kunproduktita de Klarisa / Vinilkosmo © 2023

PLENA ALBUMO MP3 - 10 € bouton caddie rouge

 Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG, FLAC , aŭ  Justa Elsendfluo (ABONKLUBO).
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.


Oficiala apero de la bit-albumo la 7an de junio 2023

 

Muziko estas universala lingvo, energio portanta ĝojon en niajn korojn.

Per ĉi tiu albumo, Klarisa intencas transdoni ĉi tiun ĝojon al ĉiuj kaj nin dancemigi kaj kanti kiam ajn kaj kie ajn ni estas. La ĝojaj ritmoj, la karibaj sonoroj kaj stiloj memorigantaj pri maro kaj somero, la senzorgaj kaj gajaj kantoj celas bonfartigi nin.

Muziko, sed, pli ĝenerale, sono estas la plej rapida maniero interkomuniki. Naturo estas trapenetrata de sonoj kaj la sonoj estas entenataj en ĉio ajn.

Klarisa volas paroli al vi pri kelkaj el la kantoj proponitaj en ĉi tiu albumo.

Amata venu Origine ĝi estis verkita en la zulua (Sithandwa sami). Ĝi naskiĝas el eta romantika melodio kiu ekzumis en mia kapo tuj post la eklerno de io nova en la zulua. Mia celo estis interkomuniki kun ĉiuj kaj ĉefe alporti ĝojon kaj senzorgecon per regea ritmo, akutaj sonoroj, kaj energia melodio. La vortoj kvazaŭ ĉirkaŭbrakas prenante nin per mano kaj dancigas nin.

Jen li la hom': Ĉi tiu peco naskiĝis antaŭ kelkaj jaroj. Origine ĝi estis en la sŭahila kaj ĝia titolo estis Yeye ni mtu. Ĝia historio estas longa kaj interesa. La unuan krokizon mi faris lerneje dum la intervalo inter la lecionoj; post iom da tempo, mi aldonis kroman parton enaŭtobuse, dum veturado, kaj poste mi elpoluris ĝin. La kanto celas pruvi kiel malkonsekvenca estas homo: bona kaj malnobla; sed per rava ritmo kunportanta ĝojon, ludata per etnaj instrumentoj afrikaj kaj hindaj.

Ludu nun: Nun estas la vico de la kantoj naskiĝintaj rekte en esperanto. Ĉi tiu peco, verkita dum la somerfino, celas rekonduki mian kaj ĉies koron al ĉi tiu belega sezono, senzorgiga kaj romantika, kiam, inter dancoj, kantoj, kaj vesperoj ĉe la maro, naskiĝas amoj kaj aventuroj, kaj samtempe oni amuziĝas sub la suno.

Vera kaj pura: Vera amo ne havas limojn. Ĉi tiu peco bone klarigas tion. Amo estas universala, ĉiu povas projekcii ĝin kien volas la animo. Tiel ĉiu el ni imagos historion, aventuron kiu akiros formon ĝuste ene de ni. Same kiel la kanto enhavas sonojn kaj stilojn el la mondo, amo kunigas ĉiujn.

Venu brakumi: Kiel belas ĉirkaŭbraki unu la alian…. Ne gravas ĉu temas pri geamikoj, familianoj, aŭ partnero…. Brakumado estas instinkto tro ofte subpremita pro la timo ĝeni. Ni lasu nian koron libera kaj nin brakumu kiam ajn ni sentas la neceson. Ĉi tiu peco estas invito ĉirkaŭbraki nin kaj agordi nin kun la aliaj en kompleta amo, kiu nin envolvas en la plej belan brakumon ekzistantan.

En tiu ĉi albumo Klarisa estas:
Aŭtoro kaj komponisto de ĉiuj kantoj: Clarissa Sabatini
Krom la kanto-teksto Dancu la Tero: Liven Dek

Adaptistoj por la kantoj:
Amata venu kaj Jen li la hom’: Giuseppe Castelli, Pier Luigi Ciquantini
Mi ŝatas maron: Liven Dek
Reviziado kaj polurado de aliaj kantoj: Miguel Gutiérrez

Clarissa Sabatini: Instrumentoj ludataj en tiu ĉi albumo:
kordaj: kelta harpo, korao, ukulelo
Blovaj: kukolo (fluto), soprana fluto, tenora fluto, kazuo
Perkutaj: ĝembeo, tablao, kongasoj, anjamao, pluvbastono, tamorao, kajono, klavetoj, tamburino, triangulo, udu, bongoj, ŝtaldrumo, ĝabarao, giro, stangosonorilaro.
Elektronika klavaro/sintezilaj sonoj: baso, piano, transversa fluto, saksofono, violono, sonoriloj, akordiono, agogo.

Registrado en STSrecordingstudio, Tuscania (VT-italio) por la kantoj:

Amata venu
Aranĝado: Clarissa Sabatini, Riccardo Brizi, Marco Strada

Kontrabaso: Alberto Casasoli
Gitaroj: Gabriele Tardiolo
Trumpeto : Gabriele Anselmi
Trombono: Leonardo Gazzurra

Registrado: Marco Strada, Alessandro Tosi kaj Riccardo Brizi
Muzikvideo: Maria Teresa Amato

Jen li la hom’
Aranĝado: Clarissa Sabatini, Riccardo Brizi, kaj Alessandro Maffei

Registrado: Marco Strada, Alessandro Tosi, kaj Riccardo Brizi ĉe STSrecordingstudio, Tuscania (VT-italio)
Muzikvideo: Jhaison Garcia

Mi ŝatas maron
Aranĝado: Clarissa Sabatini kaj Riccardo Brizi
Registrado: Marco Strada kaj Riccardo Brizi ĉe STSrecordingstudio, Tuscania (VT-italio)

Por ĉiuj aliaj kantoj:
Registrado en hejmstudio: Clarissa Sabatini

Miksado kaj masrigado: Triboulet en Studio de La Trappe, Donneville ĉe Vinilkosmo (Okcitanio/Francio)

Grafikaĵo de la albumkovrilo: Yves Charlot (Ivimages)

Specialajn dankojn al:
-Giuseppe Castelli, Pier Luigi Cinquantini pro la tradukoj/adaptoj de Amata venu, Jen li la hom’, kaj Ni estas ĥoro
-Liven Dek pro la traduko/adapto de Mi ŝatas maron, kaj teskto-verkado de Dancu la Tero
-Miguel Gutiérrez pro polurado de Ni estas ĥoro kaj de aliaj kanto-tekstoj verkitaj rekte en esperanto de Klarisa
-Pier Luigi Cinquantini pro la tradukoj de la prezentotekstoj el la itala
-Rikardo Cash pro la tradukoj de la prezento-tekstoj en la angla kaj franca, kaj
-Ángel Arquillos pro la hispana tradukado

1- Ludu kaj kantu

10,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP