
Albumo ref.: VKKD134
Albumo 10 titoloj - 43:12 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG -FLAC kaj KD formatoj
Blua horizonto - Kjara – Rimini, Italio
Kunproduktita de Musica di Seta/FEI © 2019
KD-ALBUMO - 12,50 €uro Sen AVI
PLENA ALBUMO - MP3 - 10 €
Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato: OGG, FLAC , aŭ Justa Elsendfluo.
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.
Apero de la Bita albumo kaj de la KD la 19an de aprilo 2019
Blua horizonto estas la unua albumo de Kjara (Chiara Raggi) en la panoramo de esperanto-muziko kaj kulturo.
Ĉi tiuj estas dek kantoj, en kiuj Kjara miksas la kantaŭtoran stilon kun ĵazo kaj mondmuziko. Registrita inter Italio kaj Novjorko, ĉi tiu albumo profitas el la kunlaboro de internacie famaj muzikistoj, de malproksimaj muzikaj kaj geografiaj mondoj, de Brazilo ĝis Novjorko, tra la itala kantverkista tradicio.
Blua horizonto estas albumo verkita kun piedoj en la akvo, proksime al la maro, grava elemento en la Kjara-poetiko kune kun la temo de vojaĝado, serĉante belecon ene kaj ekstere de ni.
Ĉi tiu albumo estas vojaĝo al homa ekzisto, kaj rakontas travivaĵojn kaj sentojn kiuj loĝas en la koro de la homo.
Ĉiuj kantoj estis tradukitaj/adaptitaj de Renato Corsetti kaj Gianfranco Molle.
En tiu ĉi albumo de Kjara estas:
- Chiara Raggi (Kjara): voĉo (en ĉiuj kantoj) kaj gitaro (ĉie krom en 1 kaj 7)
- Aaron Goldberg: piano (en 1, 5, kaj 9)
- Dario Chiazzolino: gitaro (en 1, 2, 3, 5, kaj 9)
- Ugonna Okegwo: kontrabaso (en 1, 3, 5, kaj 9)
- Michele Iaia: drumo (en 1, 2, 3, 5, 6, 8, kaj 9)
- Daniel Bestonzo: klavaroj kaj programado (en 1, 3, 5, kaj 9)
- Massimiliano Rocchetta: piano, wurlitzer, kaj klavaroj (en 2, 4, 6, 7, kaj 8)
- Piero Simoncini: elektra baso (en 2, 4, kaj 6 ) kaj kontrabaso (en 8)
- Roberto Taufic: gitaroj (en 4 kaj 10)
- Eduardo Taufic: blovklavaro (en 4 kaj 10)
- Gilson Silveira: perkutado (en 4 kaj 10)
- Leonardo Enrici Baion: klarneto (en 4)
- Evelina Paiano: fluto (en 4)
- Federico Marchesano: kontrabaso (en 10)
- Orchestra da Camera di Rimini: arĉinstrumentoj
direktita de la Majstro Stefano Pecci (en 2, 7, kaj 8)
Aranĝoj, arta produktado, kaj registrado:
En titoloj 1 kaj 2:
Aranĝado kaj arta produktado de Roberto Taufic
Registrita de Roberto Taufic ĉe la studio Lotus Studio, Torino, Italio
Titoloj 3, 4, 5, kaj 6:
Aranĝado de Dario Chiazzolino
Arta produktado de Chiara Raggi kaj Dario Chiazzolino
Registrita de Michael Brorby ĉe la studio Acoustic Recording, Novjorko, Usono
Titoloj 7, 8, kaj 9:
Aranĝado de Chiara Raggi, Massimiliano Rocchetta, Piero Simoncini, kaj Michele Iaia
Orkestrado de arĉinstrumentoj: Massimiliano Rocchetta
Arta produktado de Chiara Raggi kaj Massimiliano Rocchetta
Registrita de Cristian Bonato ĉe la studio Numeri Recording, Cavallino (RN), Italio
Titolo 10:
Aranĝado kaj arta produktado de Chiara Raggi, Massimiliano Rocchetta, Piero Simoncini, kaj Michele Iaia
Registrita de Michele Iaia ĉe la studio VLD Studio Recording, Villa Verucchio (RN), Italio
Ĉiuj trakoj estis miksitaj de Piero Simoncini kaj Michele Iaia en la studio VLD Studio Recording, Villa Verucchio (RN), Italio
Ĉiuj kanzonoj estis mastrigitaj de Max Paparella en la studio Groove Sound Design, Bologna, Italio
Grafika realigado de Hans Pomeranz
Fotoj de Ivan Tiraferri
Dankon al Paola Nigrelli pro ŝia sincera, vigla, kaj konstanta helpo kaj amo. Jen la komenco de nova aventuro kune.
Dankon al Michela Lipari kaj al ĉiuj estraranoj de FEI pro la subteno kaj amikeco per kiu ili bonvenigis ĉi tiun muzikan projekton.
Dankon al Floréal Martorell kaj Vinilkosmo pro muzika amikeco kaj kunlaborado.
Dankon al Michele Iaia, Piero Simoncini, kaj Massimiliano Rocchetta pro bonveno al ĉi tiu nova albumo kun entuziasmo. Vi estas la plej bonaj!
Dankon al ĉiuj muzikistoj kiujn mi renkontis survoje, kaj kiuj ludis en ĉi tiu albumo.
Dankon al Hans Pomeranz, Ivan Tiraferri, kaj Max Paparella pro ilia pasia laboro.
Ĉi tiu albumo estas dediĉita memore al Gianfranco Molle pro lia pasio por esperanto, kaj pro la bonega laboro kiun li faris por mia muziko.
Por malkovri la biografion de Kjara, iru al ŝia artisto-paĝo ĉi tie:
Artisto Kjara
1- Blua horizonto
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :