KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Kanzono - Ĵazo - Mondmuziko

Kjara - Rimini, Italio



Kjara (Chiara Raggi) estas itala kantverkisto, aŭtoro, gitaristo kaj komponisto.

Finalisto de la Nacia Bianca D'Aponte Premio 2018 dediĉita al la aŭtora kanzono, ŝi gajnis la “Suoni dallʻItalia” Premion aljuĝita al ŝi de Mariella Nava kiu proponis al ŝi fariĝi parto de ŝia diskeldonejo "Suoni dallʻItalia".

Ŝi diplomiĝis je sia dudek jariĝo en Klasika Gitaro ĉe la Instituto pri Muziksuperaj Studoj "Giovanni Lettimi" de Rimini, ŝi sekvis la Duan nivelon de la Eksperimenta Jarduo (TESPI), en muzika dirigentado kaj sceneja arto, ĉe la Konservatorio de Torino "Giuseppe Verdi" kaj diplomiĝis kiel "Aŭtoro de Tekstoj" ĉe la CET (Eŭropa Centro de Toscolano), fondita kaj direktita de Mogol en 2009.

Je ŝia kredito, ŝi havas tri albumojn en la itala: Molo 22 (2009), Disordine (2015), Lacrimometro (2017).

Ŝi estas la interpretisto kaj aŭtoro, kune kun Fabiola Fenili, de la interreta serio “La misaventuroj de kantaŭtorino” [ina], kiu aperis en la ĉiuj Kinejoj multsalonaj Giometti distribuita tra la nacia teritorio por malfermi la movbilda filmo Disney-Pixar "Coco" kaj ankaŭ en televido ĉe ICARO TV, cifereca surtera kanalo 91.

Ekde la 2-a de majo 2018 ŝi estas la aŭtorino kaj prezentisto de la semajna rubriko Kantaŭtorino [ina]: Mi kantas kaj diras aferojn merkrede matene je la 10a en Icaro TV.

En marto de 2018, kune kun la gitaristinoj Paola Selva kaj Fabiana Ferrandino, ŝi donas vivon al la rubriko dediĉita al la ina gitaro GUITAR LADIES, ĉiumonata intermetaĵo de la magazino CHITARRA ACUSTICA en kiu ŝi skribas, kaj parolas pri gitaroj kaj gitaristinoj.

De januaro 2017 Kjara eniras la "muzikan familion" de Aramini Strumenti Musicali (Bo) kiel subtenanto por la markoj Effedot Guitars kaj Leho Ukuleles.

En 2019 Kjara eldonas sian unuan albumon en Esperanto, Blua horizonto, kunlabore kun la FEI-Itala Esperanto-Federacio kaj Vinilkosmo. Ŝi fasciniĝis pro muzikeco de la lingvo kaj kion ĝi reprezentas por ŝi: ideo de egaleco kaj forta kaj unika esprimplena libereco.

Pli pri Kjara ĉe:
www.chiararaggi.net
Instagram: chiara_raggi
Facebook: chiararaggiofficial



Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP