
Albumo ref.: VKBA044
Bita albumo 15 titoloj - 48:49 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj
Sen timo - KAJTO – Gorredijk - Frislando (Nederlando)
Bita albumo produktita de Windrose music © 2023
PLENA ALBUMO MP3 - 10 €
Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG, FLAC , aŭ Justa Elsendfluo (ABONKLUBO)
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.
Apero de la bita albumo la 3an de aŭgusto 2023
Sen timo, la 9-a albumo de Kajto.
En aŭgusto 2023, Sen timo, la 9-a Esperanto-albumo de Kajto estis eldonita en bitformato de Vinilkosmo.
Rimarkinda albumo, tute malsama al la antaŭaj pro la tiom granda kunlaborado de partoprenantaro.
Ĝi enhavas 15 belegajn kantojn, luditaj kaj interpretitaj de la duopo Ankie kaj Nanne, sed ankaŭ registraĵoj kun multaj gastmuzikistoj kaj kantistoj kiuj kontribuis al la projekto.
Precipe ni trovas la tre specialan kanton 'Sen timo' verkita de Nanne, en kiu li rakontas kiel, kiel infano, post la Dua Mondmilito, li povis ludi ekstere en plena libereco kaj sen timo.
Kune kun ĉi tiu kanto, Kajto prezentas la 'Sen timo'- manifeston:
"En paco ludi - sen timo kuregi, salti, danci kaj kanti... estas la rajto de ĉiu infano!!!"
Okaze de ĝia registrado kunlaboris multaj amikaj muzikistoj kaj kantistoj, inkluzive de famaj Esperanto-artistoj kaj ankaŭ iamaj membroj de Kajto, Marian Nesse kaj Marita Kruijswijk.
Same, en la kanto 'Mia Koro estas Birdo', la eks-membroj de Pugh's Place, la unua pop-grupo en kiu ludis Nanne, partoprenis la registraĵon.
Vi ankaŭ povas aŭskulti la voĉojn de infanoj en 4 kantoj, temas pri la lernantoj de la lernejo La Grande Ourse (La Granda Ursino) de La Chaux-de-Fonds en Svislando, kiuj memverkis la tekstojn.
Sen timo - la 9-a albumo - nova paŝo por Kajto kaj certe ne la lasta.
En ĉi tiu albumo KAJTO estas:
Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer
Por la akompano de ilia kantado, Ankie kaj Nanne uzis la sekvajn instrumentojn: akordiono, banĝo, gitaro, koncertino, kontrabaso, mandolino, sintezilo kaj ŝalmo.
Registrite kaj miksita ĉe Windrose Studio en Gorredijk (Frislando, Nederlando) inter aprilo kaj julio 2023 kaj en la domo de pola pastro Kazimierz Noculak en Bobrówko (26-30 junio 2023).
Produktado: Ankie kaj Nanne kun la helpo de soninĝeniero Ad Bos
Grafika dezajno de la kovrilo: Guido Hoogenboom
Gastmuzikantoj:
En ‘Kiel la Tero belas’, ‘Lasta Kiso’ kaj ‘Suno en Aŭtuno’: Bastiaan Zijlstra (gitaro)
En ‘Mia Koro estas Birdo’: la kun-membroj de Pugh’s Place, la malnova bando de Nanne: George Snijder (drumo), Hans Kerkhoven (gitaroj), Jan van der Heide (fluto, kantado), Jan Ottevanger (bas-gitaro) kaj la amiko de la bando: Harry Vellenga (kantado)
En ‘Unu Rivero’: Tseard Nauta (piano)
En 'Sen timo' - la Esperanto ge-kantistoj: Amira, Anjo Amika, Asorti, FaMo / Fabrice Morandeau, Federico Gobbo, Franjo Lévêque, Hansa Krijgsman, Inga Ŝin, Ĵenja kaj Lena de ĴeLe, Ĵomart & Nataŝa, jOmO, Jonny M, Michael Angelo Velasquez Gargurevich, Miko Sloper, Manŭel Rovere, Marian Nesse, Marita Kruijswijk, Martin Wiese, Mikaelo Bronŝtejn, Saŝa Pilipovic,Vera Vlasova.
+ Ad Bos (drumo), Femke Oevering (kantado kaj fluto), Guido Hoogenboom (piano), Lennart Boonstra (kantado kaj akordeono), Serge Bosman (basgitaro), Rutger Dijkstra (violono)
+ la ge-lernantoj (en la printempo de 2020) de la lernejo La Grande Ourse en La Chaux-de-Fonds, Svislando, kaj siaj instruistinoj Anke Brouwer - Maïté Senn - Mónika Molnár
Multan dankon al: Ad Bos, Anita Kaczmarczyk, Arko Xiaofeng GONG, Carlos Spínola, Claudine Pomirol, Errica Tamani, Guido Hoogenboom, Heinz-Wilhelm Sprick, Katalin Kovats, Kazimierz Noculak, Luigia Oberrauch, Michael Roads, Miko Sloper, Mikaelo Bronshtein, Setsuko Yamakawa, Vinko Markov.
+ la gelernantoj de la lernejo ‘La Grande Ourse’ en La Chaux-de-Fonds (Arsène Jalais, Alessio Corciulo, Benjamin Ameloot, Clovis Perrin, Damien Python, Eloïse Sartori, Ely Leuba, Enya Delley, Numa Zürcher, Olga Fontaine, Thibaud Guggiari) kaj iliaj instruistinoj Anke Brouwer kaj Mónika Molnár
+ niaj gastmuzikantoj
Specialan dankon al Mónika Molnár pro ŝia helpo, tradukado kaj plibonigado de kelkaj tekstoj
9- Sen timo
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :