
Albumo ref.: VKKD108
KD 14 titoloj – 48:00 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj
Duope - KAJTO – Burgum (Frislando-Nederlando)
Produktita de Windrose Music © 2011
KD-ALBUMO - 12,50 € sen AVI
PLENA ALBUMO MP3 - 10 €
Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato: OGG , FLAC aŭ Justa Elsendfluo. (ABONKLUBO)
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.
La KoDisko disponeblas ekde la 20a de oktobro 2011
Jen la sesa albumo de Kajto en esperanto, unue prezentita en la UK en Kopenhago en julio 2011.
Nun, Kajto ekzistas tra la duopo Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer, kiuj kune faris ĉi tiun albumon, denove montrante kvalitan laboron, kiel ili ĉiam faris.
Tiu ĉi albumo proponas 14 novajn titolojn en esperanto kun variaj ritmoj kaj etosoj laŭ la pop-folk-stilo kiu estas ilia. De la poezia ‘Surbordigitaj’ al la ribela ‘Ne permesas Panjo’, aŭ de la amkanto ‘Mi estas Rozo’ ĝis la abundeca ‘Rave kun vi’, jen riĉaj melodioj kaj belaj tekstoj, modestaj kaj gajaj, melankoliaj kaj humuraj.
Por akompani siajn kantojn, Nanne kaj Ankie uzas diversajn muzikilojn kiaj gitaro, mandolino, koncertino, kontrabaso, akordiono, banĝo, kaj zimbalono.
Jen nova perlo en la kolĉeno de la Kajto-albumoj, nepre aldonenda al via kolekto!
6- Duope
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :