KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Albumo ref.: VKKD078
KD 13 titoloj – 51'02" mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj FLAC formatoj

Lokomotivo, rulu nun! - Kajto – Frislando (Nederlando)
Produktita de Universe/Windrose Music © 2004

KD-ALBUMO - 12,50 € sen AVI bouton caddie rouge

PLENA ALBUMO MP3 - 10 €  bouton caddie rouge

Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:   FLAC aŭ Justa Elsendfluo. (ABONKLUBO)
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.


Frisa Esperanto-folkmuziko.
Lokomotivo, rulu nun! estas la kvina albumo de la frisa esperanto-folkbando.
Jen baldaŭ 16 jaroj de kiam Kajto produktis sian unuan albumon, 'Kajto' (VKKD1), kiu ne nur estis la unua KD, sed ankaŭ la unua 'vera' disko iam surbendigita profesie de muzikgrupo kantanta en esperanto.

Kial ne diri ke ili estas la aŭtentaj pioniroj de movado kiu ne ĉesas grandiĝi; kaj malgraŭ kariero de preskaŭ du jardekoj, ilia stilo konstante restas referenco, kaj ilia sperto tiom en studio kiom sursceneje sentiĝas pli ol iam tra tiu ĉi kvina kodisko de la bando.

Kajto ĉiam restis fidela je muziktemaj historioj, rakontante en ĉiu albumo historion bildigitan de impetaj akordionoj, banĝoj, bekflutoj, gitaroj, mandolinoj, kaj ŝalmoj, ĉiuj instrumentoj ludataj kun brilo en pure popolmuzika tradicio el Frislando (Nederlando) kaj aliloke, kaj ornamita de tiom brilaj koruskantoj.

ĉi tiu albumo ne esceptas la regulon, kaj parolas pri trajnoj laŭ ĉiuj aspektoj. Vaportrajnoj, miniaturtrajnoj, trajnvojaĝado, fajfado kiel trajno, stacidomaj haloj, vagabondaj muzikistoj kiel Cisco Houston aŭ Woody Guthrie.... Neniu faceto de tiu mondo de vibranta metalo eskapis al ili, kaj tiuj kiuj volas vojaĝi estas kore invititaj tion fari. Sed atentu! Ne kliniĝu el la fenestro! ;-)

Pluraj tekstoj en la albumo estas verkitaj de nia bordoza amiko Marcelo Redoulez.Kajto honorige gratulita pere de la 9a kultura premio de FAME kiujn ili ricevis de la mano de la urbestro de la germana urbo Aalen en oktobro 2004, kaj tiu ĉi albumo estas prezentita kiel donaca danko.Parto de la kantoj estis surbendigitaj vive la 11an kaj 12an de aprilo 1988 okaze de la paska renkontiĝo kun partopreno de la ĉeestantoj en Broek en Frislando !

Muzikistoj en la albumo Lokomotivo, rulu nun !
Nanne Kalma : kanto, banĝo, gitaro, kontrabaso, mandolino, sintezilo, trajnfajfiloj
Marita Kruijswijk : kanto, bekflutoj , ŝalmo
Ankie Van der Meer : kanto
Marian Nesse : kanto, akordiono

Registrita, parte 'publike' dum Paska Renkontiĝo de NEJ en Broek en Frislando (NL) kaj parte en la Windrose Studio en Burgum en Frislando.

Soninĝenieroj en Broek: Rein Zwerver kaj Jos Hollander
Soninĝenieroj en Burgum: Ad Bos kaj Nanne Kalma

Grafika prilaboro kaj KD-libreto : Ankie & Nanne kaj Ad Bos
Kovril-pentraĵo : Sybranda Wieringa

5- Lokomotivo, rulu nun!

12,50 €
KD Albumo 13 titoloj - Aĉeto de la KD
10,00 €
10,00 €
Albumo 13titoloj flac -  elŝutado de ZIP-dosiero flac
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP