
Kanzono – Tradicia - Pop-Folko
KAJTO – Gorredijk - Frislando (Nederlando)
En la jaro 1988, la grupo Kajto komencis kanti kantojn kun esperanto-tekstoj.
En la somero de 1989, dum la UK en Brajtono en Anglujo, la KD Kajto estis prezentita, kiu ankaŭ montriĝis esti la unua Esperanto-KD iam en la mondo.
Dum la jaroj kiuj sekvis, la grupo vojaĝis al multaj landoj por koncerti, kaj aliaj KDoj estis eldonitaj.
En la jaro 2004, en la urbo Aalen en Germanujo, la FAME Kulturpremio estis aljuĝita al Kajto kiel rekono de la graveco de ĝia kontribuaĵo al la esperanta muzik-kulturo.
Nuntempe Kajto konsistas el Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer, kiuj uzas ĉi tiun nomon por ilia esperanto-repertuaro.
Jam de 1980 Ankie kaj Nanne kune muzikas. Komence en la frisa grupo Irolt, poste en Kat yn 't Seil, Kajto, kaj Liereliet.
Kun tiuj grupoj aŭ duope, kantante en esperanto, en la frisa kaj nederlanda lingvoj, ili registris kaj eldonis pli ol kvardekon da albumoj sur vinildiskoj kaj kompaktdiskoj.
En aŭgusto 2023 ili prezentas bitforme la 9-an Kajto-albumon, Sen timo ĉe Vinilkosmo.
Regule ili koncertturneis tra multaj landoj, ne nur en Eŭropo sed ankaŭ en Nord-Ameriko, Aŭstralio kaj Azio.
Koncerne la kantotekstojn, Kajto ne konas limojn.
Nanne kaj Ankie kantas pri variaj temoj. En ilia repertuaro, maraj kaj historiaj temoj ludas gravan rolon, sed ili prikantas ankaŭ komikajn okazaĵojn el la ĉiutaga vivo.
Same ili ŝatas muzikigi esperantajn kaj frisajn poemojn.
Dum festivaloj, kafo-koncertoj, kulturaj vesperoj, aŭ kantostaĝoj, la programo de Ankie kaj Nanne ĉiam estas humurplena kaj taŭge adaptita al la situacio, kie ajn ili troviĝas.
Dum koncertoj la du kajtanoj povas anonci kaj enkonduki siajn kantojn en diversaj lingvoj kiel esperanto, la nederlanda, la frisa, la franca, la angla, kaj la germana. Ili sin akompanas per diversaj instrumentoj kiel gitaro, mandolino, ŝalmo kaj koncertino.
Por pli da informoj pri Kajto, Nanne kaj Ankie, kaj iliaj KDoj, vizitu ilian retejon: www.nanne-ankie.nl
Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :