KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Ĵaz-svingo - kreola - Mond-ĵazo

Armel Amiot - Ĉerburgo (Normandio, Francio)


Oficiala apero de la albumeto Banĝo Esperanto la 21an de aprilo 2022

 

Armel Amiot estas sendube tio kion oni povas nomi eklektika muzikisto. En la 80aj jaroj, estis unue kiel gitaristo kaj kantisto kun la roktriopo Porte 53, por tri albumoj de originalaj kantoj kaj pli ol 500 koncertoj. Tiam, de rokkantisto li iom post iom iĝis ĵazkantisto, sen ellasi sian gitaron. Li traserĉis la parizan svingĵazajn scenejojn kun granda nombro da grupoj (Caveau de la Huchette, Petit Journal, Méridien).

Iom poste, estis la banĝo kiu krucis lian vojon, kiam li estis varbita de la grupo La Planche à Laver, formita de profesiaj muzikistoj de lia regiono. De novorleana ĵazo ĝis karibaj beginoj tra akustika funko, ĝi estis transiro al alia nivelo de videbleco, ĉar la grupo prezentiĝis ĉe multaj festivaloj en Francio, Karibio, kaj foje eksterlande. Kun tri albumoj, el kiuj la dua estis surbendigita en Nov-Orleano sub la direkto de la granda banĝludanto kaj produktanto Don Vappie, estis por Armel ŝanco froti sin kun kantado en la kreola lingvo (precipe la martinika), kiu estis ne sen konsekvenco sur la nunaj projektoj.

Reveninte al sia piano dum kelkaj jaroj por akompani francan kantmuzikon, daŭrigante sian agadon kiel banjoisto-kantisto, Armel prepariĝis por nova muzika direkto.

Esperanto intertempe transiris lian vojon, la semo kviete ĝermis, kaj la ideo verki originalajn kantojn en la internacia lingvo atendis nur la ĝustan tempon. Kiel por multaj artistoj, ĝi estis la unua trudizoliĝo kiu donis al li la perspektivon kaj la tempon necesan por nova komenco.

Temas do pri unua albumeto Banĝo Esperanto kiu estos por Armel la pordo al la muzikkampo en esperanto!


Retejo de Armel Amiot: www.armelamiot.com

Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP