
Kanzono - Pop-folko
Ĵomart kaj Nataŝa - Stokholmo (Svedio)
Ĵomart kaj Nataŝa estas muzika duopo kiu kantas en esperanto melodian, foje romantikan, muzikon. La duopo venas de antaŭa Sovetunio. Ĝi kreiĝis en 1985 en Ŝimkento, Kazakstano kiam Ĵomart renkontis Nataŝan en lernejo kie li instruis esperanton kaj gvidis la lernejan rokbandon Kredo.
En 1987 Ĵomart kaj Nataŝa havis sian unuan esperanto-koncerteton en uzbeka urbo Samarkando. Tiam ili kantis nur tri aŭ kvar kantojn kune, sed tamen havis grandan sukceson, kiu instigis ilin daŭrigi.
De tiam Nataŝa kaj Ĵomart estas ĉiam kune! Ili multe vojaĝis tra diversaj someraj tendaroj kaj festivaloj kaj ĉiam volonte kantis por geamikoj.
Ili geedziĝis en 1991, kaj post vojaĝo al UK en Bergen, Norvegio kaj IJK en Karlskoga, Svedio, ili instaliĝis definitive en Svedio, kie naskiĝis ilia filino Carina en 1995.
Gitaro de Ĵomart kaj bekfluto de Nataŝa akompanas la melodian, ofte dolĉe melankolian, kantadon. Tiuj ĉi kantoj estas por aŭskulti en plene intimecan etoson. En la tekstoj Ĵomart traktas tion kio tuŝis lin kaj kion li volas rakonti. La espero estas ĉiam ke la aŭskultanto sentu aŭ komprenu la esencon de la kanto. Dum koncertoj oni alstrebas silentan interŝanĝon inter publiko kaj artistoj.
La muziko de Ĵomart kaj Nataŝa stilas kiel folkmuziko kaj popmuziko (popfolko). La duopo kantas origine en esperanto, memverkitajn kaj memkomponitajn kantojn. Plejmulto el la verkitaj kantoj estas registritaj sur la eldonitaj kasedoj kaj KDoj. La muziko estas plejparte lirika, sed lastatempe aperis pli viglaj kaj foje rokaj kantoj.
La unua eldonaĵo de Ĵomart kaj Nataŝa estis la kvartitola vinila disketo Somera mondo aperinta ĉe Melodia en Uzbekistano en 1989. Tiu disketo estis la plej unua esperanto-muzika vinila registraĵo en tiama Sovetio.
Folioj de mia memoro estis registrita dum ilia unua vizito al Svedio en 1990, tuj post KEF en Vesterås, kaj aperis surkasede ĉe la sveda Eldona Societo Esperanto.
La dua kaseda albumo Vi kuras de vi estis registrita parte ĉe Pigo-studio, parte en alia neesperanta studio, kaj eldonita de Edistudio, Italio, en 1992.
La kasedo Samarkand’ aperis en Stokholmo, Svedio, en 1994. Ĉiuj kantoj, krom Nia trajno estis verkitaj en Svedio speciale por tiu ĉi albumo.
La unua KD-albumo Valso por amikoj (VKKD 28) aperinta en 1999 estis dediĉita al ĉiuj svedaj e-amikoj de Ĵomart kaj Nataŝa, kiuj multe helpis dum malfacila periodo en ilia vivo kiel enmigrintoj. La disko estis registrita en ilia tiam ege juna studio – tio estis ilia unua propra registrado.
Amu min (VKKD 65) aperis en decembro 2003. Tiu dua KD enhavas 12 kantojn verkitajn el tekstoj de Mikaelo Bronŝtejn. La tuta materialo estis registrita kaj miksita en propra studio, JomArt’s Studio.
Kaj fine la unua disko de la kolora kolekto La ruĝa albumo – ĴomArtaĵoj aperis antaŭ KEF 2009 kaj kompilas malnovajn kantojn el antaŭaj kasedalbumoj.
La kolora kolekto planas enhavi elekton de plej ŝatataj kantoj de la publiko kaj de la artistoj mem. Ĉiuj kantoj estas rearanĝitaj kaj novregistritaj por respeguli la evoluon kaj de la kantointerpreto kaj de la muzika progreso de la artistoj.
La dua albumo de la kolekto ĴomArtaĵoj, "La Arĝenta albumo" aperis en aŭgusto 2012.
Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :