KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Kanzono - popo - folko

ĴeLe - Ŝwedt (Germanio)


Oficiala apero de la tria bit-albumo En Esperantujo la 21an de aprilo 2023

 

La familia duopo ĴeLe ekzistas de 2009. Ĵenja estas la filino kaj Lena la patrino, ambaŭ estas muzikistinoj. Lena devenas el Ukrainio, kie ŝi esperantistiĝis en 1984. Unu jaron poste ŝi jam verkis esperanto-kantojn, ekzemple “Nur ĝojo” kaj “Dank’ al vi”.

Ĵenja naskiĝis en 1990 en Germanio kaj plenkreskis kun esperanto.

La muziko de ĴeLe estas plejparte lirika, tre melodia, bonsona, taŭga por ĉiu generacio, akompanata de piano, gitaro, ukulelo, violono, metalofono, kaj akustikaj perkutinstrumentoj. Preskaŭ ĉiujn kantojn kreis Lena (muzikon kaj tekstojn).

ĴeLe eldonis ĝis nun kvin albumojn:
- Tra la sonĝoj (2010 )
- Sentokaoso (2013)
- En Esperantujo (2014)
- Kukoj kun fromaĝ’ (2017)
- Stacioj de l’ amo (2020)

Ĉiuj albumoj estis registritaj en la urbo Schwedt en Germanio en la Studio de Muzika Art-Lernejo kie laboras Lena kiel instruistino kaj pianistino.

ĴeLe plenumis ĝis nun ĉirkaŭ 50 koncertojn en 10 landoj dum diversaj esperanto-aranĝoj, festivaloj, UKoj, IJKoj.

ĴeLe preparas nuntempe sesan albumon kun aktualaj ukrainaj kantoj en esperanto pri la temo milito kontraŭ Ukrainio.

Vinilkosmo prizorgas iom post iom la bitan eldonon kaj publikigon de la albumoj de ĴeLe.

Kontakto : wilke.elena@web.de
aŭ : wilkeshenja@gmail.com


Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP